Carlos Lima Melo
brazila esperantisto
Carlos LIMA MELO (naskiĝis la 9-an de oktobro 1947 en Crateús; mortis la 3-an de septembro 2012 en Gojanjo), estis brazila kuracisto, aktiva homeopatiisto kaj esperantisto, kunfondinto de la Brazila Esperantista Junulara Organizo en 1965, de kiu li fariĝis ĝia unua ĝenerala sekretario, unu el la kreintoj de la infanejo Bona Espero, kaj dumviva membro de la Universala Esperanto-Asocio, de kiu li ankaŭ estis fakdelegito pri medicino kaj homeopatio.[1] Li estis ano de la Redakta Komitato de Medicina Heroldo.
Carlos Lima Melo | |
---|---|
Brazila esperantisto, kunfondinto de BEJO kaj Bona Espero, dumviva membro de UEA | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-a de oktobro 1947 en Crateús, Brazilo |
Morto | la 3-a de septembro 2012 en Gojanjo, Brazilo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | brazilano |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | homeopatiisto |
Vivo
redaktiEn la komenco de 1970-aj jaroj kreis la "naturan metodon" kaj gvidis kursojn en Natal, Caruaru, Maceió, Valença kaj Rio Largo. En 1975 gajnis internacian medicinan premion per monografio originale verkita en Esperanto.
Verkoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Revuo Esperanto, 104-a jaro, n-ro 1263 (11), Novembro 2012, ISSN 0014-0635, Roterdamo, UEA.