Carlos Pesquera Alonso
hispana esperantisto
Carlos PESQUERA ALONSO (ofte en Esperanto: Karlos', naskiĝis la 1-an de oktobro 1988 en Santandero, Hispanio) estas hispana esperantisto. Li estis la ĉeforganizanto de IJK 2018 okazinta en Badaĥozo, Hispanio kaj de la IJK 2021 en la reto. Ekde KAEST 2018, li laboras en la teamo de la jutuba kanalo Scivolemo kiel produktoro kaj muntisto de videoj. De 2020 ĝis 2021 li estis en la estraro de TEJO kiel unua vicprezidanto kaj ekde septembro 2021 estas subvencipetisto de TEJO. Aldone, Karlos' produktis la muzikalon 'June kaj Kune'.
Carlos Pesquera Alonso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1988 (34-jara) en Santandero |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |