Carlos Salinas de Gortari

Carlos Salinas de Gortari (naskiĝis la 3-an de aprilo 1948 en Meksikurbo) estas meksika politikisto kaj ekonomikisto.

Carlos Salinas de Gortari
Persona informo
Carlos Salinas de Gortari
Naskiĝo 3-an de aprilo 1948 (1948-04-03) (76-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco MeksikoHispanio vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • John F. Kennedy School of Government • Liceo Mexicano Japonés vd
Partio Revolucia Institucia Partio vd
Subskribo Carlos Salinas de Gortari
Familio
Patro Raúl Salinas vd
Gefratoj Raúl Salinas de Gortari vd
Infanoj Emiliano Salinas vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
Laborkampo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carlos Salinas (maldekstre), George H. W. Bush kaj Brian Mulroney dum la inica ceremonio de NAFTA

Li diplomiĝis pri ekonomiko ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (1969), magistriĝis pri publika administrado (1973) kaj politika ekonomiko (1976), kaj poste doktoriĝis pri politika ekonomio ĉe Universitato Harvard (1978).

Li membriĝis al Revolucia Institucia Partio (PRI), en kiu li havis diversajn postenojn. Ankaŭ estis profesoro ĉe la UNAM, la ITAM kaj reserĉisto en Harvard.

Lia publika kariero komenciĝis en 1966 kaj kulminis en 1987, kiam li estis nomita prezidenta kandidato de la PRI por la periodo 1988-1994.

Dum lia prezidenta periodo disvolviĝis la negocado kun Usono kaj Kanado por la traktato por libera komerco en Nordameriko, kiu efektiviĝis ekde la 1-a de januaro 1994. Li nomis sian ekonomian politikon "socia liberalismo", kiu fakte estis siaspeca versio de novliberalismo.

Ankaŭ dum lia periodo eksplodis la ribelo de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (EZLN), formita de majaaj indiĝenoj en la ŝtato Chiapas. Post kelkaj tagoj da bataloj, estis deklarita militpaŭzo; monatojn poste komenciĝis negocadoj inter la registaro kaj la indiĝenoj, kiuj kulminis per akordo (la tiel nomataj "akordoj de San Andrés"). Tamen, tiu akordo ne estis plenumita de la registaro kaj fakte, Salinas lasis la situacion senŝanĝa ĝis la lasta tago de sia periodo, la 30-a de novembro 1994.

Post la fino de lia periodo, eksplodis la plej grava ekonomia krizo en Meksiko, pro kio li perdis ĉian popolan apogon kiun li havis. Lia persona situacio komplikiĝis kiam lia frato, Raúl, estis arestita kaj akuzita je murdo. Post nelonge, Carlos Salinas ekzilis sin libervole en Dublinon, de kie li revenis en Meksikon meze de 2003.

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti