Caroline Gomperz-Bettelheim

aŭstra kantisto

Caroline Gomperz-Bettelheim [karoline gomperc betelhejm] aŭ Caroline von Gomperz-Bettelheim, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bettelheim-Gomperz Caroline estis hungardevena-aŭstra operkantisto (aldo), pianisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bettelheim Karoline.

Caroline Gomperz-Bettelheim
Caroline Gomperz-Bettelheim
Caroline Gomperz-Bettelheim
Persona informo
Naskonomo Bettelheim Karoline
Naskiĝo la  1-an de junio 1845(nun 1845-06-01)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 13-an de decembro 1925
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Tombo Döbling Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Frat(in)o Anton Bettelheim
Edz(in)o Julius von Gomperz
Okupo
Okupo kantisto • operkantisto • pianisto
vdr
Pentraĵo pri Caroline Gomperz-Bettelheim

Caroline Bettelheim [1] naskiĝis la 1-an de junio 1845 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 13-an de decembro 1925 en Vieno.

Biografio redakti

Caroline Gomperz-Bettelheim devenis el juda familio, kiu baldaŭ translokiĝis al Vieno. Caroline lernis pianludon de Károly Goldmark, kantadon de Moritz Laufer. Ŝi debutis kiel pianisto kiam ŝi havis dek kvar jarojn, post 2 jaroj kiel kantisto. Ŝi debutis en Viena Ŝtata Operejo en 1861. Krom la Operejo ŝi estis videbla-aŭdebla en koncertoj, ekster Vieno en Londono, Lejpcigo, Frankfurto ĉe Majno. En Aachen ŝi faris komunan koncerton kun Franz Liszt. En 1867 ŝi edziniĝis kaj prenis la edzan nomon Gomperz. Post ŝia geedzeco ŝi finis sian oficialan karieron, nur okazis hejmaj koncertoj. Ŝi neniam naskis. Ŝi havis la titolon "kortega kantisto".

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti