Caroline BOUVIER KENNEDY (la 27-an de novembro 1957) estas verkisto, advokato, kaj ekde 2022 usona ambasadoro en Aŭstralio. Ŝi funkciis kiel la Usona Ambasadoro al Japanio de 2013 ĝis 2017. Ŝi estas posteulo de la familio Kennedy kaj filino de la eksprezidanto de Usono, John Fitzgerald Kennedy.

Caroline Kennedy
Persona informo
Caroline Kennedy
Naskonomo Caroline Bouvier Kennedy
Naskiĝo 27-an de novembro 1957 (1957-11-27) (66-jaraĝa)
en Manhatano,  Nov-Jorkio
Religio Santerio vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko GeorgetownBlanka DomoGeorgetown • 1040 Fifth Avenue • Park-Avenuo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stone Ridge School of the Sacred Heart • Brearley School • Convent of the Sacred Heart • Concord Academy • Radcliffe College • Columbia Law School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Dinastio Kennedy family vd
Patro John F. Kennedy vd
Patrino Jacqueline Kennedy Onassis vd
Gefratoj Arabella Kennedy • John F. Kennedy, Jr. • Patrick Bouvier Kennedy vd
Edz(in)o Edwin Schlossberg vd
Infanoj Rose Kennedy Schlossberg • Tatiana Schlossberg • Jack Schlossberg vd
Profesio
Okupo advokatodiplomatoverkisto • mondumano • ĵurnalistopolitikistoambasadoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Caroline kun ŝia patro sur la jakta Honey Fitz ĉe la marbordo de Hyannis, Massachusetts 5-jaraĝa, la 25an de aŭgusto 1963.
 
Caroline Kennedy en 1999
 
Kennedy paroladis dum la unua nokto de la 2008 Demokrata Nacia Kongreso en Denvero, Koloradio, la 25an de aŭgusto, 2008, enkondukanta ŝian onklon, Senatano Ted Kennedy.
 
Kennedy faras ŝian unuan komunikaĵon post alveni ĉe la Internacia Flughaveno Narita la 15an de novembro 2013.
 
Kennedy revenas de Tokio Imperia Palaco post prezentinta ŝia kredencoj la 19an de novembro, 2013.
 
Kennedy renkontas kun japana Ĉefministro Ŝinzo Abe en 2013
 
Kennedy kaj Usona Sekretario de Ŝtato John Kerry en Hiroshima en aprilo 2016
 
Kennedy kaj Usono Dua Sekretario de Ŝtato Wendy Sherman ĉe monumento en Guadalcanal, Solomon Insuloj en aŭgusto 2022

Kennedy naskiĝis al John kaj Jacqueline Kennedy en Novjorko. Ŝi estis proksimume trijaraĝa kiam ŝia patro estis elektita prezidanto de Usono, en januaro 1961. La petoloj de ŝi kaj ŝia pli juna frato John Kennedy Jr., kiel infanoj ĉe la Blanka Domo, estis publikigitaj en la gazetaro kaj estis popularaj inter la usona publiko. La patro de Kennedy, prezidanto John F. Kennedy, estis murdita nur ses tagojn antaŭ ŝia sesa naskiĝdatreveno, la 22-an de novembro 1963. Post la morto de ŝia frato kaj lia edzino en aviadila akcidento en 1999, Kennedy restis la sola infano de la murdita prezidanto kaj lia edzino.

Kennedy studis por bakalaŭro en Radcliffe College en 1979, kaj poste studis juron en Universitato Kolumbio. En 1986 ŝi geedziĝis kun la ekspozicia dezajnisto kaj komercisto Edwin Schlossberg, kaj la paro havis tri infanojn: Rose (1988), Tatiana (1990) kaj John (1993).

Kennedy verkis plurajn librojn, inkluzive de The Right to Private (La Rajto al Privateco) (kun Alan Alderman, 1995), The Most Favorite Poems of Jacqueline Kennedy Onassis (2001), The Family Poem Collection (La Familio-Poema Kolekto) (2005), kaj Family Christmas (2007).

En 2007, la kantisto Neil Diamond malkaŝis en intervjuo, ke lia sukcesa kanto Sweet Caroline (Dolĉa Karolina), de 1969, estis inspirita de bildo de Caroline Kennedy kiam ŝi estis 11-jara knabino, kaj ke en 2007 li kantis ĉi tiun kanton por ŝi dum ŝia 50-a naskiĝdatreveno.

En la usona prezidant-elektokampanjo de 2008, Kennedy esprimis subtenon kune kun sia familio por la kandidateco de Barack Obama kaj prezidis lian komitaton por trovi kandidaton por vicprezidanto. Kennedy estis inter la kandidatoj por anstataŭigi la vakan sidlokon de iama Novjork-ŝtata senatano kaj Usona Sekretario de Ŝtato, Hillary Clinton. Se nomumite al tiu pozicio, ŝi plenigus sidlokon tenitan fare de sia onklo Robert F. Kennedy de 1965 ĝis lia murdo en 1968 de la palestinano Sirhan Sirhan, kiel prezidenta kandidato anstataŭe de lia frato kaj sia patro, kiu estis murdita pli frue.

En 2013, Kennedy estis nomumita la usona ambasadoro al Japanio [1] kaj ŝi deĵoris en tiu pozicio ĝis 2017, kiam ŝi estis anstataŭigita per Bill Hagarty.

En 2022, Kennedy estis nomumita la usona ambasadoro en Aŭstralio [2].

Politikoj redakti

En intervjuo kun la The New York Times, Kennedy donis komencan rigardeton de ŝiaj politikaj pozicioj. Ŝi deklaris ke ŝi apogas Jerusalemon kiel la unuiĝinta ĉefurbo de Israelo [3] kaj en internaj temoj, ŝi apogas samseksan edz(in)econ, estas en favoro de la rajto de virino aborti, kaj en favoro de monitorado de la portado kaj proprieto de civilaj armiloj.

Gravaj novjorkaj politikistoj anoncis sian subtenon por ŝia kandidatiĝo por anstataŭigi la vakigitan sidlokon de Clinton, kiel iamaj novjorkaj urbestroj Ed Koch kaj Michael Bloomberg [4].

Verkaro redakti

Kennedy and Ellen Alderman have written two books together on civil liberties:

  • In Our Defense: The Bill of Rights In Action (1991)[5]
  • The Right to Privacy (1995)[5]

On her own, Kennedy has edited these New York Times best-selling volumes:

  • The Best-Loved Poems of Jacqueline Kennedy Onassis (2001);[5]
  • Profiles in Courage for Our Time (2002);[5]
  • A Patriot's Handbook (2003);[5]
  • A Family of Poems: My Favorite Poetry for Children (2005).[5]

She is also the author of A Family Christmas, a collection of poems, prose, and personal notes from her family history (2007, (ISBN 978-1-4013-2227-4)). In April 2011, a new collection of poetry, She Walks In Beauty – A Woman's Journey Through Poems, edited and introduced by Caroline Kennedy, was published. She launched the book at the John F Kennedy Library & Museum at Columbia Point, Dorchester, MA.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Caroline Kennedy, Japan, and JFK's legacy, retejo CNN, la 21an de novembro 2013
  2. Caroline Kennedy sworn in as US ambassador, confirms she will travel to Solomon Islands, retejo ABC, la 25 an de julio 2022
  3. [1], la 20an de decembro 2008
  4. Eksa urbesto de Novjorko apogas Caroline Kennedy, artikolo de AP, retejo ABC, la 8an de decembro 2008
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 In Book World, Caroline Kennedy is a Powerhouse (January 15, 2009). Alirita December 26, 2017.

Eksteraj ligiloj redakti