Karpoforofila lingvo

(Alidirektita el Carpophorophilus)

Karpoforofila lingvo estis projekto de internacia planlingvo kreita en 1734 en Leipzig de nekonata germana filozofo, kiu uzis la kaŝnomon Carpophorophilus. Eble, tiu estis la unua projekto de planlingvo striktasense. Ĝia fundamento estas prenita de la latina lingvo, sed ĉio estas tiel ordigita, ke, foriginte ĉiujn malfacilaĵojn, oni respektas konstantan analogion sen iu ajn escepto.

La projekto mem nomiĝis scripturae oecumenicae consilium (konsilo pri universala skribmaniero) montrante la konon de tiutempe florantaj pazigrafioj. Tamen temas ne pri nura pazigrafio, sed pri kompleta lingvo, ne tute aposteriore latinida, ĉar ekzemple la deklinacio okazas helpe de prepozicioj ha, he, ho, pluralo de substantivo finiĝas je -im — tiel la vorto por "domo" estas domus (latine domus), kaj la pluralo estas domusim — do en la gramatiko observeblas certagrada aprioreco.

Tiu lingvo havas malgrandan alfabeton, kiu sin bazas sur la latian aflabeto, tamen ne havas la literojn c, j, p, q, t, v, w, x, y kaj z, do havas 16 literojn.

Verboj estas tute regulaj. La prezento finiĝas per -o. La imperfekto, per -abam (kiel la latina). La imperativo finiĝas per -ade (laŭ la latina -ate). La pasinta participo finiĝas per -adus (laŭ la Latina -atum). Aliaj sufiksoj estas uzitaj por derivi nomojn de verboj:

orno = adorni (verbo);
ornanda = adorno (substantivo);
ornadus = adornita (participo);
ornalis = adorna (adjektivo);
ornalanda = ornamentado (ada substantivo).


Patro nia: O baderus noderus, ki du esso in seluma, fakdade sankadus ha nominanda duus; adfenade ha rennanda duus; ha folanda duus fiasade felud in seluma, sik koke in derra. Ho banisa noderus diessalis dade du nobis in hik diessa; ed remiddade du nobis ho debandaim noderus, felud nos remiddo hi debansaim noderus; ed non indukade du nobis in dendassande; sed liberade nobis a malanda.

Bibliografio redakti

  • Das Geheimnis des Carpophorophilus. Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2016.