Carrascosa (Cuenca)

(Alidirektita el Carrascosa (Kvenko))

Carrascosa [karasKOsa] (Kverketejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Tiu nunicipo estas formata de la domaroj de Carrascosa kaj Herrería de Santa Cristina.

Carrascosa
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16879
Politiko
Urbestro Jesús López Calle (PP)
Demografio
Loĝantaro 80  (2016)
Loĝdenso 1,12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 2° 10′ U (mapo)40.593611111111-2.1630555555556Koordinatoj: 40° 36′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 925 m [+]
Areo 71,47 km² (7 147 ha)
Carrascosa (Provinco Kvenko)
Carrascosa (Provinco Kvenko)
DEC
Carrascosa
Carrascosa
Situo de Carrascosa
Carrascosa (Hispanio)
Carrascosa (Hispanio)
DEC
Carrascosa
Carrascosa
Situo de Carrascosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrascosa [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas carrascoseño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 80 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,12 loĝ/km².

Situo redakti

Carrascosa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,243 m super marnivelo; je malpli ol 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 71,47 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°35′37″N 2°09′47″Ok.

Ĝi limas kun la municipoj kvenkaj Valsalobre, Beteta, Cañizares, Alcantud kaj El Pozuelo, kaj kun la municipo guadalajara Villanueva de Alcorón.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Carrascosa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Carrascosa kie oni alvenis al la nunaj 80.

Carrascosa estas malgranda vilaĝo kiu elstaras pro siaj someraj aktivaĵoj. La plej rimarkinda estas tiu de ĵetado de ŝinko en la kultura semajno. Tiu ŝinkoĵetado okazas en la lasta tago kaj la loĝantaro kunvenas sur ebenaĵo por tio. La viroj ĵetas ŝinkon, la virinoj ŝultro-pecon kaj la infanoj salamon. Tiu kiu ĵetas plej malproksime ricevas premie la ŝinkon, ŝultro-pecon aŭ salamon respektive. Krome oni disdonacas ŝinkon senpage al la loĝantaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti