Cluj-Mănăștur
Cluj-Mănăștur [kluĵ-manaŝtur], hungare: Kolozsmonostor [koloĵmonoŝtor], germane: Abtsdorf, estas vilaĝo aligita al Kluĵo.
Cluj-Mănăștur | |
---|---|
Vilaĝo | |
Lando | ![]() |
Distrikto | Cluj |
Alinome | Kolozsmonostor (hungare), Abtsdorf (germane) |
Komunumo | Kluĵo |
Iama hungara departemento | Kolozs |
Loĝantaro | 3099 (1890) |

Situo redakti
Cluj-Mănăștur situas ĉirkaŭ 4 km okcidente de la centro de Kluĵo kaj estas nomebla ankaŭ kvartalo. Ĝi estas ligita al la urbocentro per la tramaj linioj 101 kaj 102 kaj per pluraj busaj kaj trolebusaj linioj. Ĝin trapasas la nacia vojo DN1 (tie Calea Florești).
Loĝantaro redakti
En 1890: 3099 (50,6 % da hungaroj, 48 % da rumanoj, 0,5 % da germanoj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estis en 1214. En la 11-a jarcento oni fondis abatejon. En 1460 ĝi estis kamparurbo kun hungara kaj germana loĝantaro. En la 18-a jarcento ĝia loĝantaro fariĝis pliparte rumana. En 1894 ĝi estis aligita al Kluĵo.
En Cluj-Mănăștur troviĝas la plej malnova preĝejo de Kluĵo, la Kalvaria Preĝejo.
En 1946 tie estis la centro de la "studenta striko de Kluĵo", kiu direktiĝis kontraŭ instalado de komunismo. Dum iom da tempo enire de Mănăștur troviĝis afiŝo diranta "ĝis tien ĉi demokratio, ekde tie ĉi Mănăștur"[1] ("demokratio" en la senco de komunisma popol-demokratio). La iama vilaĝo estas romkatolika pilgrimloko.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj redakti
- Silviu Băiaș (n. je la 17-a de decembro 1931): pentristo.
- Béla Kertész (24-a de decembro 1882 – Budapest, 5-a de oktobro 1970): inĝeniero pri mekaniko, lokomotivkonstruisto.
- ↑ [https://web.archive.org/web/20120307032413/http://www.epochtimes-romania.com/articles/article_8893.html Arkivigite je 2012-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Artikolo en The Epoch Times, rumane