Cartouche estas franca-itala aventura filmo, de Philippe de Broca, aperinta en 1962.

Cartouche
filmo
Originala titolo Cartouche
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1962
Ĝenro mantela-rapira filmo, aventura filmo, komedia filmo
Kameraado Christian Matras
Reĝisoro(j) Philippe de Broca
Produktisto(j) Georges Dancigers • Alexandre Mnouchkine
Scenaro Daniel Boulanger • Philippe de Broca • Charles Spaak
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Jean-Paul Belmondo • Claudia Cardinale • Marcel Dalio • Jean Rochefort • Odile Versois • Jess Hahn • Alain Dekok • Antoine Baud • Bernadette Stern • Bernard Haller • Claude Carliez • Dominique Davray • François Nadal • Georges Montant • Henri Guégan • Jacky Blanchot • Jacques Balutin • Jacques Charon • Jacques Hilling • Jacques Préboist • Jean Lanier • Léonce Corne • Louis Viret • Lucien Camiret • Lucien Raimbourg • Madeleine Clervanne • Maurice Auzel • Noël Roquevert • Paul Jeanjean • Paul Préboist • Philippe Castelli • Philippe de Broca • Philippe Lemaire • Pierre Maguelon • Pierre Repp • Raoul Billerey • Robert Blomé • Roger Trapp • Sim
Produktinta firmao Vides Cinematografica
IMDb
vdr

Temo redakti

En la 18-a jarcento, Louis Dominique Bourguignon laboras kun la bando de Malichot, sed iliaj manieroj estas tro 'neetikaj' por li. Li kaŝiĝas for de Malichot kaj aliĝas al la armeo, kie li kaj liaj du novaj amikoj supervivas kaŝiĝante for de la batalkampo. Kune ili prirabas la generalon de lia oro. Forfuĝante, ili haltas en gastejo kie ili renkontas Venus-on, belan ciganinon kiu estis kaptita. Li savas ŝin kaj ŝi aliĝas al la bando. Revenante al Parizo, Bourguignon kreas sian propran bandon, agante sub la nomo de Cartouche, kaj la plejparto de la bando de Malichot aliĝas al li. Ili aŭdace prirabas riĉulojn, kaj partigas la rabaĵojn kun la malriĉuloj. Tiel, Cartouche altiras la simpation de la popolo, kaj la amon de Venus, kaj la malamon de la polico kaj Malichot. Malichot iras al la policejo por denunci Cartouche, sed Cartouche sukcesas eskapi el ĉiuj insidoj kiujn ili starigis al li - krom el la kaptiloj de amo. Fine, la polico uzas tion ĉi kontraŭ li kaj starigis insidon dum li havas amrendevuon kun Venus en la kamparo. Li estas kaptita, sed liaj homoj embuskas la gardistojn dum ili forkondukas lin. En la baraktado kiu sekvas, Cartouche estas savita fare de Venus, kiu oferas sian vivon por savi lin el damaĝo. Cartouche kaj liaj homoj metas la korpon de Venus en multekostan kaleŝon kiun ili ŝtelis pri frue el nobelo kaj rulas la kaleŝon en lagon. Dum la kaleŝo malrapide sinkas, Cartouche petas al siaj homoj disiĝi dum li ĵuras venĝi la morton de sia amata Venus - anticipante de tio kondukos lin pli aŭ malpli frue al galeroj.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Pri la filmo redakti

Kavalerio: Debut de Roseville.

  • Amuze: La nomo de la malbonulo en tiu ĉi filmo (leŭtenanto-generalo de Ferrussac) estas la vera nomo de Philippe de Brocca (de Ferrussac).
  • La afiŝo estis farita de yves THOS, kiu vivis en Pézenas de 1998 al 2009.

Referencoj redakti

  1. Le Petit Livre du film d'aventure de Jean-Marc Bouineau - Éditions Spartorange - P.40 - (ISBN 2-9506112-5-7)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti