Casares de las Hurdes

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Casares de las Hurdes estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

Casares de las Hurdes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10628
Demografio
Loĝantaro 404  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 6° 17′ U (mapo)40.4401453-6.2883001Koordinatoj: 40° 26′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 110 m [+]
Areo 20,75 km² (2 075 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casares de las Hurdes (Ekstremaduro)
Casares de las Hurdes (Ekstremaduro)
DEC
Casares de las Hurdes
Casares de las Hurdes
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Casares de las Hurdes (Hispanio)
Casares de las Hurdes (Hispanio)
DEC
Casares de las Hurdes
Casares de las Hurdes
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casares de las Hurdes [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Casares de las Hurdes en sia provinco

La loĝantoj nomiĝas casareños. La censita populacio en 2008 estis de 554 loĝantoj.

Situo redakti

Casares de las Hurdes estas situa en la plej norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Hurdes, je altitudo de 1110 m. La surfaco de ties teritorio estas de 20,75 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Domaroj redakti

Kiel okazas en la tuta komarko de Las Hurdes la loĝantaro estas tre disa kaj ne kuniĝas en la ĉefa kerno de la municipo kiel en la cetero de la regiono, sed estas disa laŭ izolitaj domoj kaj domaroj. Inter la ĉefaj domaroj elstaras la jenaj:

Nomo Popul. (2007) Surfaco km² Dialekta nomo
CASARES DE LAS HURDES 156 20,75 Casaris
Carabusino 73 - Carabusinu
Casarrubia 48 - Jurdi
Heras 34 - Las Heras
Huetre 189 - La Güetri
Robledo 65 - Robréu
TOTALO 565 20,75

Demografio redakti

La loĝantaro estas malabunda kaj maljuniĝinta.

Demografia evoluo de Casares de las Hurdes inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

701 649 650 619 592 582

Kuriozaĵo redakti

En Casares de las Hurdes gravis la tamborileros (tamburistoj, sed fakte kiuj ludis kaj tamburon kaj fluton samtempe). La unua estis Pelujo, poste Arroya kiu instruis kelkajn kiel Baldomero, Candelo, Florencio kaj Fausto. Nuntempe estas junuloj kiuj faras la taskon distri en popolaj festoj.