Casarrubios del Monte

Casarrubios del Monte [kasarUbjos] (Domoj de blonduloj de la Monto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Casarrubios del Monte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45950
Retpaĝaro municipo
Politiko
Urbestro María Teresa Paz Zarzuelo
Demografio
Loĝantaro 5 193  (2010)
Loĝdenso 54,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 4° 2′ U (mapo)40.188055555556-4.0394444444444Koordinatoj: 40° 11′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 616 m [+]
Areo 96 km² (9 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Casarrubios del Monte (Hispanio)
Casarrubios del Monte (Hispanio)
DEC
Casarrubios del Monte
Casarrubios del Monte
Situo de Casarrubios del Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casarrubios del Monte [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Casarrubios del Monte en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Casarrubios" signifas "ruĝaj domoj" aŭ "ruĝa domaro" aŭ "domoj de blonduloj". Laŭ la historiisto Luis Moreno Nieto, la nomo ŝajne devenas el domoj de du fratoj kiuj, ĉar ili estas ruĝharuloj ili estas konataj en la komarko kiel la "Domoj de la Blonduloj". La aldono "del Monte" rilatus al makiso kaj kverkaro kiu ekzistis iam.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Casarrubieros. La censita populacio en 2010 estis de 5.193 loĝantoj kaj la denseco estas de 54,09 loĝ/km². La populacio kreskis el ĉirkaŭ 2,000 loĝantoj komence de la 20a jarcento, iome malpliiĝis ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj pro elmigrado al urboj, ĉefe Madrido, kaj poste denove pliiĝis pro ricevo de urbanoj ĝis preskaŭ 5,000 loĝantoj komence de la 21a jarcento.

Situo redakti

Casarrubios del Monte estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 616 m; je 49 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 96 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′17″ N 4°2′22″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situa en la komarko de La Sagra kaj limas kun Navalcarnero, El Álamo kaj Batres, en la provinco de Madrido, kaj Carranque, El Viso de San Juan, Chozas de Canales, Camarena, Las Ventas de Retamosa, La Torre de Esteban Hambrán, Méntrida kaj Valmojado, en la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

Post la konkero al islamanoj de la teritorio, tiu vilaĝo apartenis al la urbo de Segovio kaj poste al Alfonso de la Cerda. Dum la 15a jarcento la posedo ŝanĝis inter diversaj nobeloj ligataj al la kastilia monarkio.

En 1468 estis en tiu vilaĝo la reĝo Henriko la 4-a, el kie faris alvokon al nobeluloj kiuj ankoraŭ ne obeis al li, kaj por ke oni proklamu sian duonfratinon Isabel, futura reĝino, sian heredonto.

Ĝis fine de la 18a jarcento, apartenis al la senjorlando de Casarrubios la lokoj de Valmojado, Las Ventas de Retamosa kaj El Álamo.

Aktuale Casarrubios del Monte kunhavas urbanizaĵon kun Navalcarnero ĉe la lima zono inter Kastilio-Manĉo kaj la Regiono de Madrido. Ties nomo estas Calypo-Fado.

Vidindaĵoj redakti

Estas preĝejo, kastelo, ermitejo kaj pilorio.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti