Casas de Millán
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Casas de Millán (stacidomo). |
Casas de Millán estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.
Casas de Millán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10592 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 564 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 49′ N, 6° 20′ U (mapo)39.8175504-6.3290452Koordinatoj: 39° 49′ N, 6° 20′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 153 km² (15 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casas de Millán [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas casitos. La censita populacio en 2008 estis de 704 loĝantoj.
Situo
redaktiCasas de Millán estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Siberia, je altitudo de 323 m; je 30 km de Plasencia, la plej pproksima urbo, je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 140 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 152,91 km². Ĝi situas je 4 km de la ŝoseo (nuna aŭtoŝoseo de Cáceres al Plasencia.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado.
Demografio
redaktiDemografia evoluo de Casas de Millán inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
792 | 773 | 739 | 723 | 720 | 720 |
Vidindaĵoj
redaktiEstas Visigota kolono trovita en la Ermitejo de Nuestra Señora de Tebas. La Preĝejo de Sankta Nikolao de Bari estas de la 16a jarcento kun kupolo de la 17a jarcento. En tiu konstruaĵo estas grava retablo de la jaro 1545, kun pentraĵoj de Diego Pérez de Cervera.
Krome estas la Ermitejo de Nuestra Señora de Tebas de la 17a jarcento kun skulptaĵo de la Virgulino de la 16a jarcento.
Krome la Ermitejoj de San Ramón kaj de Sankta Sebastiano.