Caspar Cruciger la Juna

Caspar Cruciger la Juna (1525-1597) estis germana luterana teologo, filo de Caspar Cruciger la Maljuna kaj sukcedinto de Filipo Melanktono en la Universitato de Wittenberg. Li implikiĝis en la filipistaj demandoj kaj tial li estis arestita kaj forpelita el Saksio, en 1576.

Caspar Cruciger la Juna
(1525-1597)
"Propositiones De Quibus Deo Iuvante Publice Respondebit ..." verko eldonita en (1561) de Caspar Cruciger la Juna.
"Propositiones De Quibus Deo Iuvante Publice Respondebit ..." verko eldonita en (1561) de Caspar Cruciger la Juna.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de marto 1525
en Wittenberg, Germanio
Morto 16-a de aprilo 1597
en Kaselo, Germanio
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Wittenberg
Familio
Patro Caspar Cruciger la malplijuna [#]
Patrino Elisabeth Cruciger [#]
Profesio
Okupo teologo • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Caspar Cruciger la Juna estis filo de Caspar Cruciger la Maljuna kaj Elisabeth von Meseritz. Subtenita de lia patro kaj Filipo Melanktono, li komencis studi teologion en la Universitato de Wittenberg en sia hejmurbo en la somera semestro de 1533. La 22-an de februaro, 1556 li estis aprobita en la ekzameno pri Magistro en Filozofiaj Sciencoj.

La 26-an de aprilo 1557 li eniris la artan fakultaton de la Universitato de Wittenberg kaj ekinstruis tie kiel profesoro pri poetiko. Post la morto de Melanktono, Cruciger transprenis sian teologian lecionon la 8-an de aprilo, 1561 kaj daŭrigis siajn prelegojn. Li diplomiĝis pri teologio la 16-an de majo, 1561, kaj estis akceptita en la teologian fakultaton la 14-an de decembro, 1569. Li tiam doktoriĝis pri teologio la 11-an de majo, 1570, estis dekano de la filozofia fakultato en la somera semestro de 1560, vicrektoro en la vintra semestro de 1564/65, kaj rektoro de sia studuniversitato en la somera semestro de 1571.

Cruciger kune kun Georg Major (1502-1574) kaj Paul Eber (1511-1569), estis unu el la kolonoj de la filipistoj[1]. Ĉe la Religia Diskuto de Altenburgo kaj ĉe la Konvencio de Zerbst, li reprezentis ĉi tiun filion de fido. En 1574 okazis disputo kun Matthias Flacius Illyricus (1520-1575). Rezulte, en 1574, elektisto Aŭgusto de Saksio (1526-1586) postulis, ke la filipistoj de Wittenberg akceptu "la artikolon pri Sankta Komunio". Tamen, Cruciger rifuzis subskribi kaj estis akuzita esti reprezentanto de kriptokalvinismo. Li do estis forpelita de Wittenberg, ĵetita en malliberejon en Lepsiko, provizore internigita en Naumburg kaj forpelita de la Elektorejo de Saksio la 19-an de novembro, 1576, kun la kondiĉo, ke li neniam plu verku ion ajn kontraŭ la Elektisto kaj la Ŝtato Saksa, eĉ ne kontraŭ la Eklezio kaj la Universitatoj.

Li tiam iris al Dillenburg dum du jaroj, kie grafo Heinrich von Nassau-Dillenburg (1641-1701) ofertis al li azilon. Li tiam translokiĝis al Kaselo, kie li fariĝis pastro kaj prezidanto de la eklezia konsilio je kuratoroj kaj transprenis la edukadon de la princo kaj poste landgrafo Maŭrico. Li ĉefe disvastigis la reformacian doktrinon, sed rifuzis nomumon al la Universitato de Lejdeno por ne esti konsiderata kalvinano. Caspar Cruciger mortis en Kaselo la 16-an de aprilo, 1597.

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti