Castejón de Sos [kasteĤON deSOS] (en benaskesa Castilló de Sos)[1][2][3] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), kiel loko en la nomita Valo de Benasque.

Castejón de Sos
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22466
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 833  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 0° 30′ O (mapo)42.51252980.49179470000001Koordinatoj: 42° 31′ N, 0° 30′ O (mapo) [+]
Alto 904 m [+]
Areo 31,552727 km² ( 315 5.2 727 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castejón de Sos (Provinco Ŭesko)
Castejón de Sos (Provinco Ŭesko)
DEC
Castejón de Sos
Castejón de Sos
Situo de Castejón de Sos
Castejón de Sos (Hispanio)
Castejón de Sos (Hispanio)
DEC
Castejón de Sos
Castejón de Sos
Situo de Castejón de Sos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón de Sos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Romanika ermitejo de El Run kaj montara pejzaĝo.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera; fakte Ĉe la akso formita per la rivero Ésera kaj la ŝoseo A-139.

Ĝi limas norde kun Sahún kaj Benasque, kaj sude kun Bisaurri. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome benaskesa aŭ "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Liri (Llire en benaskesa), Ramastué kaj El Run (El Ru en benaskesa).

La loĝloko Castejón de Sos mem (904 msm)[4] estas je 131 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Benasque kaj laŭ la ŝoseo A-260 kiel Pirenea Akso.

Historio redakti

 
Romanika preĝejo de Liri.
 
Ramastué.

En la 17-a jarcento oni konstruis la preĝejon. Pli fruaj estas la preĝejo kaj ermitejo de Liri, kaj tiu de Ramastué (nune muzeo), kaj eĉ pli fruaj la preĝejo kaj ermitejo de El Run.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castejón de Sos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 805 loĝantoj (2022).[5]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de El Run, la preĝejo de Castejón, la romanikaj preĝejo kaj ermitejo de Liri, la preĝejo de Ramastué (nune muzeo kaj kulturdomo), kaj la preĝejo de El Run. Krome estas mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, la Dekdu Akvofaloj de Liri, fontano Sestuba de El Run, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. de las Pueblas Rodríguez, Jesús Martín; Hidalgo Arellano, María Asunción (2002). Municipio de Castejón de Sos. Toponimia de Ribagorza. Lérida: Editorial Milenio-Gobierno de Aragón. ISBN 84-9743-045-X.
  2. DECRETO LEGISLATIVO 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón.
  3. Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés
  4. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  5. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Castejón de Sos en la hispana Vikipedio.