Castelnou (Teruelo)

Castelnou [kastelNOŬ] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordorienta pinto de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo Castelnou estas etimologie kompreneble kiel Nova Kastelo.

Castelnou
Castelnou TE 03.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44592 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 0° 22′ U (mapo)41.233333333333-0.36666666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 0° 22′ U (mapo) [+]
Alto 201 m [+]
Areo 37,08986 km² (37 08. 986 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Castelnou
Situo de Castelnou

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castelnou (Teruel) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝi estas je 161 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 201 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas norde de tiu de Samper de Calanda. La municipa teritorio estas trapasata per la rivero Martín.

Castelnou estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo A-224 el Escatrón (nordoriente) kaj de Jatiel kaj Samper de Calanda (sudokcidente).

HistorioRedakti

Estas arkeologiaj kuŝejoj de setlejoj de iberoj (Ferepoko).

La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castelnou pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 120 loĝantoj.

AktualoRedakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo kaj enspezoj el termoelektra centralo Castelnou Energía.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo, gastejo-monaĥejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti