Castillejo de Martín Viejo
Castillejo de Martín Viejo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Puente La Unión. Castillejo de Martín Viejo estas tradukebla al Kasteleto de Marteno la Maljuna, kio videblas en la blazono.
Castillejo de Martín Viejo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37592 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 205 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 6° 39′ U (mapo)40.700555555556-6.6458333333333Koordinatoj: 40° 42′ N, 6° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 669 m [+] | ||
Areo | 155,67 km² (15 567 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeanueva de Portanovis, Castillejo de Martín Viejo, Campanero, Casas de Villar del Rey, Caserío Saucedilla kaj Paradinas de Abajo, okupas totalan areon de 155,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 226 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Distas 103 km de Salamanko laŭ ŝoseoj SA-324 kaj N-620. Ĝi limas kun la Natura Parko Arribes del Duero, natura protektita areo de granda turisma altiro. kaj ĝi limas kun la loĝlokoj San Felices de los Gallegos, Bañobárez, Retortillo, Villar de la Yegua, Sancti-Spíritus, Villar de Argañán, Saelices el Chico kaj Ciudad Rodrigo.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.