Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fonfría (Teruel).

Fonfría [fonFRIa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Fonfría estas etimologie tradukebla al Malvarma Fonto. Parto de la municipa teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero.

Fonfría
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49510
Demografio
Loĝantaro 783  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 6° 8′ U (mapo)41.6355542-6.1404097Koordinatoj: 41° 38′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 804 m [+]
Areo 132,89 km² (13 289 ha) [+]
Fonfría (Provinco Zamoro)
Fonfría (Provinco Zamoro)
DEC
Fonfría
Fonfría
Situo de Fonfría
Fonfría (Hispanio)
Fonfría (Hispanio)
DEC
Fonfría
Fonfría
Situo de Fonfría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fonfría, Zamora [+]
vdr
Municipo de Fonfría en la provinco Zamora.
Popola arkitekturo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arcillera, Bermillo de Alba, Brandilanes, Castro de Alcañices, Ceadea, Fonfría, Fornillos, Moveros kaj Salto de Castro, okupas totalan areon de 132,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 744 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fornillos de Aliste, Samir de los Caños, Vide de Alba, Castillo de Alba, Brandilanes, Bermillo de Alba, Castro de Alcañices, Pino del Oro kaj Cerezal de Aliste.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti