Castrocontrigo [kastrokonTRIgo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera aŭ de areo nomita La Valdería, en la sudokcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, kaj la leonan.

Castrocontrigo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24735
Demografio
Loĝantaro 682  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 6° 11′ U (mapo)42.182777777778-6.1883333333333Koordinatoj: 42° 11′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 915 m [+]
Areo 194,49 km² (19 449 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrocontrigo (Provinco Leono)
Castrocontrigo (Provinco Leono)
DEC
Castrocontrigo
Castrocontrigo
Situo de Castrocontrigo
Castrocontrigo (Hispanio)
Castrocontrigo (Hispanio)
DEC
Castrocontrigo
Castrocontrigo
Situo de Castrocontrigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrocontrigo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrocontrigo, Morla de la Valdería, Nogarejas, Pinilla de la Valdería, Pobladura de Yuso kaj Torneros de la Valdería, okupas totalan areon de 194,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 720 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 91 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti