Castrojeriz

Castrojeriz [kastroĥeRIZ] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Castrojeriz estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de Sigeriko ("Castrum Sigerici").

Castrojeriz
Castrojeriz - 001 (30706446575).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09110 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 758  (2021) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 4° 8′ U (mapo)42.287777777778-4.1388888888889Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 136 km² (13 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Castrojeriz
Situo de Castrojeriz

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castrojeriz [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas haltejo de la Jakoba Vojo, kiu trairas ĝin laŭlonge de 1 500 metroj, kio igas ĝin la plej longa kruciĝo de la tuta jakoba itinero. En 2015, en la aprobo fare de Unesko por la plilongigo de la Jakoba Vojo en Hispanio, la urbo estis inkluzivita.

Ĝi formas parton de la turisma itinero kvarurba Las cuatro villas de Amaya, kun Villadiego, Melgar de Fernamental kaj Sasamón.

GeografioRedakti

 
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Pomarbo.
 
Preĝejo de Sankta Johano.
 
La kastelo.
 
Ruinoj de la Konvento de Sankta Antono.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 136,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 758 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 600 el 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 49 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la rivero Odra, tuj antaŭ ties alfluo al Pisuerga; la municipo estas formata de loĝlokoj Castrojeriz, Barrio de Santa María del Manzano, Hinestrosa, Tabanera, Valbonilla, Vallunquera, Villasilos kaj Villaveta.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento kaj disvolviĝis rilate al la Jakoba Vojo. En tiu longa voj-strato estis hospitaloj, kaj ankoraŭ estas kelkaj preĝejoj kaj interesaj konstruaĵoj, krom kastelo sur altaĵo, nun ruina. Temas pri fondaĵo de la grafo Muño (aŭ Nuño Núñez), kiu defendis la fortikaĵon fine de la 9-a jarcento kontraŭ araboj. Antaŭ ĝi estis estinta fortikaĵo de keltiberoj, romianoj kaj visigotoj.

En la jaro 974, la grafo de Kastilio García Fernández havigis foruon, nome la Fuero de Castrojeriz, foje konsiderata la unua en la tut Kastilio, en kiu oni egaligas ajnan kamparanon posedanta ĉevalon kun "infanzón" (nenobela kavaliro). Estas neordinara kruco pintigita per taŭo anstataŭ la latina kruco; eble rilata al Ordeno de Antonianoj kiuj havis tie monaĥejon kaj hospitalon, kie ili zorgis malsanulojn de la fajro de Sankta Antonio, nomita ankaŭ sankta fajro kaj fajro de malsanulo (ergotismo).

Castrojeriz formis parton de la partido de Castrojeriz kiel ties ĉefurbo, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas dekomence la tuta urbo (deklarita Historia Komplekso), la kastelo, la turo, la domego "El Fuerte", la preĝejo de Sankta Johano, el Templanoj, kun romanika klostro, grava ĉefretablo, la preĝejo de Nia Sinjorino de la Pomarbo, la monaĥejo de Sankta Klara, la monaĥejo de Sankta Antono, la pontoj ktp.

BildojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti