Cataño
municipo en Porto-Riko
(Alidirektita el Cataño (Porto-Riko))
Cataño - prononco [ka:TANjo], per la Internacia Fonetika Alfabeto [kaˈtaɲo] - estas municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la norda marbordo de la insulo, tuj okcidente de Bayamón kaj iom okcidente de la ĉefurbo San-Juan. Fine de 2020 en la komunumo vivis 23 155 loĝantoj sur areo de 18,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 270 loĝantoj/km².
Cataño | |||
---|---|---|---|
municipo de Porto-Riko | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 00962 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 155 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 270 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 26′ N, 66° 7′ U (mapo)18.441388888889-66.118055555556Koordinatoj: 18° 26′ N, 66° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
Areo | 18,23 km² (1 823 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cataño, Puerto Rico [+] | |||
Rekte ĉe la maro la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 19 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo fondiĝis je la 1-a de julio 1927.