Catarman (Norda Samaro)

Catarman - tagaloge Bayan ng Catarman - estas universitata urbo (municipo), ankaŭ diocezo en Filipinoj, en la Insulo Samaro, en regiono Orientaj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de Norda Samaro. La urbo havas 55 distriktojn.

Catarman
Catarman Aerial-cr.jpg
Administrado
Poŝtkodo 5400 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 879  (2020) [+]
Loĝdenso 211 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 27′ N, 124° 39′ O (mapo)12.45124.65Koordinatoj: 12° 27′ N, 124° 39′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 464,43 km² (46 443 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Catarman

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Catarman, Northern Samar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Provinca domo en Catarman

GeografioRedakti

Catarman kuŝas en la norda parto de la insulo laŭ la marbordo laŭ la samnoma rivero Catarman [1]. Calbayog troviĝas 48, alia provinca ĉefurbo Catbalogan 85, Legazpio (Albajo) 119, regiona ĉefurbo Taklobano 146, Cebuurbo 256, Kezonurbo 454, ĉefurbo Manilo 458, Dabao 615, Tuguegarao 649, General Santos 713 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Catarman

HistorioRedakti

Antaŭ alveno de la hispanoj ĉi tie jam vivis indiĝenoj. Tiam nomita Calatman estis hispana komunumo el 13 indianaj vilaĝoj. La sekvaj eraoj (usona, japana) postlasis neniun menciindan. La provinco fondiĝis la 19-an de junio 1965, kies sidejo estis Catarman. La diocezo estis fondita en 1974. En la 2010-aj jaroj la urbo sopiras por estis komponenta urbo.

EkonomioRedakti

Catarman estas komerca, eduka, financa, politika, turista kaj registara centro de la provinco kun la necesaj ekonomioj.

Religio kaj edukoRedakti

En Catarman loĝas plejparte katolikoj. En la urbo universitato kaj similaj edukejoj funkcias. La universitato havas satelitajn kampusojn en la provinco.

TrafikoRedakti

En Catarman trairas la laŭmarborda ĉefvojo, krome estas rekta vojo al Calbayog tra la insulo. La urbo havas enlandan flughavenon kaj marhavenon. Tamen la aera kaj mara trafiko estas ne ofta. En la urbo pedaltaksioj kaj tricikloj trafikas. Rektaj aŭtobusoj trafikas al Manilo kun prama helpo.

KlimatoRedakti

La klimato de Catarman estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 3556 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Katedralo de Catarman

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans
 
Juĝejo