Malfermi la ĉefan menuon

Catherine Thomson "Kate" Dickens (denaske Hogarth; 19a de majo 1815 – 22a de novembro 1879) estis la edzino de angla romanisto Charles Dickens, kaj la patrino de liaj dek filoj.

Catherine Dickens
Catherine-dickens-young.png
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1815 (1815-05-19)
en Edinburgo
Morto 22-an de novembro 1879 (1879-11-22) (64-jara)
en Londono
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Highgate
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Familio
Patro George Hogarth
Frat(in)oj Mary Scott Hogarth • Georgina Hogarth
Edz(in)o Charles Dickens
Infanoj Charles Dickens, la filoMary DickensKate PeruginiWalter Landor DickensFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Information icon.svg
vdr

La 2an de aprilo 1836, post unu-jara engaĝigo, Dickens edziĝis al Catherine Thomson Hogarth, nome filino de George Hogarth, eldonisto de Evening Chronicle.[1] Ili geedziĝis en la preĝejo de Sankta Luko,[2] Chelsea, Londono. Post mallonga "mielveturo" en Chalk, Kent, la paro revenis al sia loĝejo en Furnival's Inn.[3] La unua el iliaj dek gefiloj, nome Charley, naskiĝis en januaro 1837, kaj kelkajn monatojn poste la familio formis hejmon en Bloomsbury en 48 Doughty Street, Londono, (por kiu Charles havis tri-jaran luon kontraŭ 80 pundojn jare) el la 25a de marto 1837 ĝis decembro 1839.[1][4]

Junie 1858, Charles kaj Catherine Dickens separiĝis. la preciza kaŭzo de la separigo estas nekonata, kvankam tiam kaj poste estis onidiroj pri amafero inter Dickens kaj Ellen Ternan kaj/aŭ la fratino de Catherine, nome Georgina Hogarth.

Catherine Hogarth Dickens de Samuel Lawrence (1838).

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Schlicke 1999, p. 160
  2. Notable people connected with St Luke’s. St Luke’s and Christ Church. Alirita 25a de februaro 2019.
  3. Ackroyd 1990, paĝoj 162, 181–182.
  4. Ackroyd 1990, p. 221.

BibliografioRedakti

  • Ackroyd, Peter (1990). Dickens. London: Sinclar-Stevenson. ISBN 978-1-85619-000-8.
  • Nayder, Lillian (2011). The Other Dickens: A Life of Catherine Hogarth, Ithaca, New York: Cornell University Press, ISBN 978-0-8014-4787-7. Disputes Charles Dickens' claim that Catherine was an unfit wife and mother.
  • Schlicke, Paul, ed. (1999). Oxford Reader's Companion to Dickens. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-866213-6.