Cehal
komunumo en Rumanio
Cehal [ĉehal] (hungare: Oláhcsaholy aŭ pli koncize Csaholy) estas komunumo en Rumanio 10 km sude de Tășnad. En 1910 ĝi havis 1 421 loĝantojn (rumanoj), en 1992 estis 1 186 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 279 loĝantoj sur areo de 65,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km². Ĝia unua mencio skriba estas el 1330. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szilágy vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cehăluț kaj Orbău.
Cehal | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Oláhcsaholy (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szilágy | ||
Situo | 47° 26′ N, 22° 34′ O (mapo)47.42666666666722.565833333333Koordinatoj: 47° 26′ N, 22° 34′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 154 m | ||
Poŝtkodo | 447095 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1 279 (en 2021, 1 594 en 2011) | ||
– vilaĝo | 772 (en 2011; 907 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 137381 | ||
Cehal limas okcidente al distrikto Bihor kaj sude al distrikto Sălaj.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto