Pino del Río

(Alidirektita el Celadilla del Río)

Pino del Río [PIno delRIo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Pino del Río povas esti komprenata etimologie kiel Pino de la Rivero, alude al la trafluanta rivero Carrión (iam abundis pinoj, nun ne). Tiukadre aperas en la blazono pino sur ruĝa fono super simbola rivera akvo.

Pino del Río
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 4° 48′ U (mapo)42.644166666667-4.8077777777778Koordinatoj: 42° 39′ N, 4° 48′ U (mapo) [+]
Alto 990 m [+]
Areo 52 km² (5 200 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Pino del Río (Provinco Palencio)
Pino del Río (Provinco Palencio)
DEC
Pino del Río
Pino del Río
Situo de Pino del Río
Pino del Río (Hispanio)
Pino del Río (Hispanio)
DEC
Pino del Río
Pino del Río
Situo de Pino del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pino del Río [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 81 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 18,5 km sude de Guardo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado meze de la 9-a jarcento ĝis komenco de la 10-a jc. En la registro Becerro de las Presentaciones de León (13-a ĝis 15-a jarcentoj) aperas mencio "Pinno".

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun fungokolektado (kelkajn jarojn), kelkaj malgrandaj industrioj kaj piedirado tra naturaj lokoj: fiŝkaptejoj, distrejo, lageto Valdeperal. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro, ermitejo Nido.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti