Celaro
Matematikaj funkcioj |
---|
Argumentaro, Celaro, Bildaro, Malbildo |
Fundamentaj funkcioj |
algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius ceteraj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
En matematiko, la celaro[1] (aŭ celo-aro, cela aro) estas la aro, en kiu la valoroj de funkcio povas enesti.

DifinoRedakti
Pri bildigo , kiu sendas elementojn de la aro A al elementoj de la aro B, oni nomas la aron B la celaro de f.
Oni distingu la celaron de f disde la bildaron de f, kiu estas la aro , do la aro de valoroj, kiujn la funkctio f efektive alprenas ĉe iu argumento el A.
EkzemplojRedakti
Estu f funkcio sur la reeloj:
difinita per
La celo-aro de f estas R, sed klare f(x) neniam alprenas negativan valoron, tiel ke la bildaro de f estas la aro R0+ de nenegativaj reelaj nombroj, do la intervalo :
Oni povus difini funkcion g jene:
Dum f kaj g havas la saman efikon sur donita nombro, ili ne estas identaj funkcioj, ĉar ili havas malsaman celo-aron.
La celaro povas influi ĉu la funkcio estas surĵeto; en nia ekzemplo, g estas surĵeto dum f ne estas. La celaro ne influas ĉu la funkcio estas disĵeto.