Celesteno la 2-a

papo de la katolika eklezio

Celesteno la 2-a, je civila nomo Guido di Castello, († la 8-an de marto 1144), estis papo ekde 1143 ĝis 1144. Lia oficotempo daŭris nur kvin monatojn kaj 13 tagojn. Li estas entombigita en la Laterano.

Papo
Papo
Celesteno la 2-a
165-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Guido di Castello
Pontifiko de 2-a de oktobro 1143 [#]
ĝis 8-a de marto 1144 [#]
Antaŭulo Inocento la 2-a
Sekvanto Lucio la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
en Città di Castello
Morto 8-an de marto 1144 (1144-03-08)
en Romo
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis sub Petro Abelardo.

Antaŭ sia mallonga pontifikeco li estis ekde 1127 kardinaldiakono de Sankta Maria in Via Lata kaj ekde 1133 kardinalpresbitero de Sankta Marko. La plej grava ago de lia oficotempo estis la absolvo de la pentopreta Ludoviko la 7-a de Francio kaj la abolicio de la interdikto, kiu kuŝis sur la tuta lando dum tri jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

listo de papoj