Celofannudeloj estas la nudeloj de la orientazia kuirarto. Ili estas tre maldikaj kaj kuirite lumtralaseblaj kiel celofano.

Celofannudeloj

Farado redakti

La celofannudeloj konsistas nur el la amelo de la mungfabo kaj akvo. El la semoj de tiu fabo oni akiras la glueblan bazan substancon, al kiu akvo aldoniĝas. La koreaj celofannudeloj, nomataj Dangmyeon estas farataj el la amelo de batato. Celofannudeloj el mungfaboj konsistas je ĉ. 88 % el karbonhidratoj kaj je 2,5 % el fibraĵoj. Ili ne enhavas salon, grason aŭ proteinon.

Ne konfuzu ilin kun la (neklare blankaj) riznudeloj.

 
Celofannudeloj

Preparado redakti

Male al la aliaj nudeloj la celofannudeloj ne estas kuiritaj, sed nur trempitaj en akvo aŭ rekte aldonitaj en la supon. Ili ankaŭ estas friteblaj. La nudeloj estas preskaŭ neŭtralaj laŭ gusto, sed bone kombiniĝas kun aliaj aromoj.

Eksteraj ligiloj redakti