Celoj por Daŭripova Evoluigo

La Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) aŭ Daŭripovaj evoluigaj celoj de UNAgendo 2030 por Daŭripova Evoluigo estas komuna evoluiga programo por la ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj kies kerncelo estas protekti la teron, certigi inkluzivecon, antaŭenigi pacajn sociojn, alstrebi justan prosperon por ĉiuj kaj zorgi ke antaŭ 2030 ankaŭ ekstrema malriĉeco haltu. Tiucele ekestis 17 celoj kaj 169 specifaj celoj por atingi tiujn ĝeneralajn celojn[1].

Celoj por Daŭripova Evoluigo
emblemo
plano
Komenco junio 2012 vd
Fino 2030 vd
Antaŭe Jarmilaj Evoluigaj Celoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Temas pri sekvo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kiuj validis de 2000 ĝis 2015. Post akcepto de tiu programo fare de la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2015, la CDE validos ĝis 2030.

Koncepto de daŭripova evoluigo redakti

Ĉefartikolo Daŭripova disvolviĝo

La koncepto de daŭripova evoluigo aperis en la procezo de kombinado de tri ĉefaj vidpunktoj: ekonomia, socia kaj vivmedia. Ĉi tio implicas la adopton de mezuroj celantaj la optimuman uzon de limigitaj rimedoj kaj la uzon de ekologiemaj, ŝparemaj teknologioj - naturo, energio kaj materialoj - por konservi la stabilecon de sociaj kaj kulturaj sistemoj, por certigi la integrecon de biologiaj kaj fizikaj naturaj sistemoj.

Celaro redakti

 
Diagramo listigante la 17 Celoj por Daŭripova Evoluo

La programo konsistas el 17 ĉefceloj kun 169 specifaj celoj, kiuj detaligas la konkretajn paŝojn farendajn sur ĉiu kampo kaj akompanitaj de 304 metrikoj por testi konformecon. [2]

La 17 ĉefceloj estas jenaj:

  1. Forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj.
  2. Forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon.
  3. Garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj.
  4. Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.
  5. Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.
  6. Garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.
  7. Garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio.
  8. Antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj.
  9. Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon.
  10. Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj.
  11. Igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj.
  12. Garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado.
  13. Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo).
  14. Konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn, kaj marajn resursojn cele al daŭripova evoluigo.
  15. Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.
  16. Antaŭenigo de bazaj homaj rajtoj: la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.
  17. Plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.

Lingvoj kaj celoj por daŭripova evoluigo redakti

Dum simpozio pri multlingvismo en UN, larĝa diskutado kun UN-personaro, diplomatoj, neregistaraj organizaĵoj kaj universitatanoj ĝenerale samopiniis, ke, por plene realigi sian celon de engaĝado de civila socio, kaj por eniri konstruan dialogon kun siaj diversaj publikoj, UN devas alfronti siajn eksterajn lingvajn prioritatojn kaj trovi la rimedojn por ilin plenumi. Simpoziaj partoprenantoj menciis packonservajn operaciojn, informservojn de UN, kaj, ĉefe, realigon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kiel terenojn kie necesas pli sistema agado por utiligi vastan gamon de lingvoj se oni vere deziras atingi sukceson[3].

Rolo redakti

Kvankam la efektivigo de la CDE-programo ankoraŭ ne finiĝis, oni povas supozi, ke ĝi ludos sufiĉe grandan rolon en la solvado de tutmondaj problemoj, konsiderante la sukceson de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Estas oficiale anoncite, ke dum la lastaj du jardekoj, la procento de homoj vivantaj sub la limo de malriĉeco preskaŭ duoniĝis, infana kaj patrina morteco reduktiĝis preskaŭ kun duono, signifa progreso estis farita en la batalo kontraŭ malsanoj kiel HIV kaj malario.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo

MondaFest - diskuto pri daŭripova evoluigo

(eo) Gvidilo al la 17 celoj de daŭripova evoluigo de UN Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, traduko de Humphrey Tonkin kunlabore kun Mark Fettes, Brian Moon, kaj Istvan Ertl, la 8-an de septembro 2015.

(en)Transforming our world: the 2030 Agenda for Sustainable Development, Unuiĝintaj Nacioj

Referencoj redakti