Chozas de Abajo

(Alidirektita el Cembranos)

Chozas de Abajo [ĈOzas deaBAĥo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. Chozas de Abajo estas komprenebla etimologie kiel Kabanoj de Malsupro.

Chozas de Abajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24392
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 677  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 5° 41′ U (mapo)42.507222222222-5.6863888888889Koordinatoj: 42° 30′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 100,38 km² (10 038 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chozas de Abajo (Provinco Leono)
Chozas de Abajo (Provinco Leono)
DEC
Chozas de Abajo
Chozas de Abajo
Situo de Chozas de Abajo
Chozas de Abajo (Hispanio)
Chozas de Abajo (Hispanio)
DEC
Chozas de Abajo
Chozas de Abajo
Situo de Chozas de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chozas de Abajo [+]
vdr
La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Antimio de Arriba, Ardoncino, Banuncias, Cembranos, Chozas de Abajo, Chozas de Arriba, Méizara, Mozóndiga kaj Villar de Mazarife, okupas totalan areon de 100,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 596 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed el la 1980-aj jaroj ĝi rekuperis almenaŭ 300 loĝantoj pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciigo kiel ties dormurbo. Ĝi distas 17 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj, pri kio aperas grapolo kaj tritikospiko en la supra dekstra kvarono de la blazono) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado rilata ĉefe al la Jakoba Vojo, pri kio aperas du simboloj en la maldekstra duono de la blazono) sed ĉefe servoj, konstruado kaj funkciigo kiel dormurbo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti