Cendejas de la Torre

Cendejas de la Torre [zenDEĥas delaTOre] (C. de la Turo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Cendejas de la Torre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19245
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Joaquín Alda Molina (PP)
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 1,89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 2° 51′ U (mapo)40.980277777778-2.85Koordinatoj: 40° 59′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 971 m [+]
Areo 14,27 km²
Cendejas de la Torre (Hispanio)
Cendejas de la Torre (Hispanio)
DEC
Cendejas de la Torre
Cendejas de la Torre
Situo de Cendejas de la Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cendejas de la Torre [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas sintiliense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 27 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,89 loĝ/km².

Situo redakti

Cendejas de la Torre situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 972 m super marnivelo; je 62 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 14,27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′49″N 2°51′00″Ok.

Nordokcidente: Cendejas de Enmedio Norde: Viana de Jadraque Nordoriente: Baides
Okcidente: Cendejas de Enmedio   Oriente: Villaseca de Henares
Sudokcidente: Bujalaro Sude: Matillas Sudoriente: Villaseca de Henares

Historio redakti

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 560 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 694 loĝantoj en 1930 al 27, tio estis oni perdis preskaŭ la 700 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de la Torre, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de la Torre kie oni falis al la nunaj 27.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti