Cenotafo

tombosimila monumento sen kadavro

Cenotafo estas malplena tombo, aŭ funebra monumento starigita honore al persono, aŭ grupo de personoj, por kiuj oni deziras konservi specialan memoraĵon. Temas pri simbola konstruaĵo.

Cenotafo de Druso (Citadelo Majenco).
Memor-cenotafo, Hiroŝima paca parko, Japanio.
La monumento de Janusz Korczak kun infanoj de la Domo de Orfoj en la Hebrea tombejo de Varsovio, ĝi estas cenotafo (simbola tombo), ĉar li kaj infanoj estis mortigitaj en la koncentrejo en Treblinka

Laŭ Francisko Azorín Cenotafo estas Funebra monumento, ne enhavanta la kadavron de la persono al kiu ĝi estas dediĉita.[1]

La kutimo de regantoj vizitantaj landon proponi florbukedon al cenotafo, kiel eble la Tombo de la Nekonata Soldato, estas moderna kutimo naskita el la mondaj militoj kiuj detruis Eŭropon en la 20a jarcento.

Etimologio redakti

La vorto cenotafo derivas el la greka kenos kies signifo estas ‘malplena’ kaj tafos kiu signifas ‘tombon’.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.

Vidu ankaŭ redakti