Censa metropolo

(Alidirektita el Censa Metropolo)

Censa metropolo, aŭ CM estas kanada censoregiono konsistanta el granda urba regiono (la urba kerno) kaj apudaj terenoj (la urbaj kaj kamparaj randterenoj) havantaj altan gradon de socia kaj ekonomia integriĝo kun la urba kerno.

Censa Metropolo havas urban kernon kun almenaŭ 100.000 loĝantoj, laŭ la mezuro de la antaŭ nacia censo. Kiam regiono fariĝis CM ĝi restas tio eĉ se la urba kerno ekhavas malpli ol 100.000 loĝantojn.

Ĉiuj CM-oj dividiĝas je censodistriktoj. Oni povas kunigi CM kun apuda Censa Aglomeraĵo se ili estas socie kaj ekonomie integritaj; ĉi tiu nova unuo nomiĝas kompleksa CM, kaj la konsistantaj CM kaj CA-oj nomiĝas ĉefa censa metropolo (ĈCM) kaj ĉefa(j) censa(j) aglomeraĵo(j) (ĈCA). Ne eblas unuigi unu CM kun alia CM.

Listo de CM-oj redakti

Rango Kutima/Oficiala Nomo Nomo de Kanada Oficejo por Statistiko Provinco Plej grandaj Municipoj
1Toronta regionoCM TorontoOntarioToronto, Misisogo
2Montreala regionoCM MontrealoKebekioMontrealo, Laval
3Vankuvera regionoCM VankuveroBrita KolumbioVankuvero, Surrey
4Naci-Ĉefurba RegionoCM Ottawa-GatineauOntario, KebekioOtavo, Gatineau
5Kalgaria regionoCM KalgarioAlbertoKalgario, Airdrie
6Edmontona Ĉefurba RegionoCM EdmontonoAlbertoEdmontono, St. Albert
7Kebeka regionoCM KebekoKebekioKebeko, Lévis
8CM HamiltonoCM HamiltonoOntarioHamiltono, Burlington
9Vinipega Ĉefurba RegionoCM VinipegoManitoboVinipego, Selkirk
10CM LondonoCM LondonoOntarioLondono, St. Thomas
11CM KiĉeneroCM KiĉeneroOntarioKiĉenero, Cambridge, Waterloo
12Sankta Katarino-NiagaroCM Sankta Katarino-NiagaroOntarioSankta Katarino, Niagara Falls
13Halifaksa Regiona MunicipoCM HalifaksoNov-SkotioHalifaksa Regiona Municipo
14Viktoria regionoCM ViktorioBrita KolumbioViktorio, Saanich
15CM WindsorCM WindsorOntarioWindsor
16CM OshawaCM OshawaOntarioOshawa, Whitby
17CM SaskatunoCM SaskatunoSaskaĉevanoSaskatuno
18CM ReĝinoCM ReĝinoSaskaĉevanoReĝino
19CM Sankt-JohanoCM Sankt-Johano (NL)NovlandoSankt-Johano, Mount Pearl
20CM Granda SudburyCM Granda SudburyOntarioGranda Sudbury
21CM SaguenayCM SaguenayKebekioSaguenay
22CM SherbrookeCM SherbrookeKebekioSherbrooke
23Regiono Distrikto de Frejzera ValoCM AbbotsfordBrita KolumbioAbbotsford, Mission
24CM KingstonCM KingstonOntarioKingston, Suda Frontenac
25CM Trois-RivièresCM Trois-RivièresKebekioTrois-Rivières
26Granda Sankt-JohanoCM Sankt-Johano (NB)Nov-BrunsvikoSankt-Johano, Rothesay
27CM Thunder BayCM Thunder BayOntarioThunder Bay