Censorino (Censorinus) estis romia gramatikisto de la 3-a jarcento. Li mem asertis en sia verko De die natale (18.12 kaj 21.6) ke ĝi estis verkita en la jaro 268. Krom tiu verko, li verkis gramatikon kaj traktaĵon pri la akcentoj (De accentibus) kiuj estis perditaj.

Censorino
Persona informo
Censorinus
Naskiĝo 1-an de januaro 250 (0250-01-01)
Morto 30-an de novembro 249 (0249-11-30) (-1-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo muzika teoriisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De die natale (Pri la naskiĝtago) estas tiutema verketo dediĉita de la aŭtoro al sia patrono Kvinto Cerelio. En la unua parto (4-14) li analizas la antropologiajn aspektojn de la nasko (origino de la specio, gravedo, disvolvigo de la embrio, astrologia kalkulo, daŭro de la gravedo, rilato inter muziko kaj nasko, periodigo de la vivo). La dua parto (16-24) temas pri la tempopaso kaj ties divido en jaroj, monatoj kaj tagoj. La propra aŭtoro konfesas, ke lia verko ne estas originala, sed frukto de lia sciaro, kaj citas inter siaj fontoj verkistojn kiel Varono kaj Suetonio.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Censorino: De die natale.
    • Franclingva teksto kun enkonduko, en la retejo de Philippe Remacle (1944 - 2011): trad. de J. Mangeart; eld. de 1843 de Charles-Louis-Fleury Panckoucke (1780 - 1844).
      • Latina teksto kun la franclingva traduko de J. Mangeart, en la retejo LacusCurtius: tie, kun enkonduko anglalingva.