Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj

La centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kongo Kinŝasa. Ĝi konstituas kune kun la orient-kongaj marĉarbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomatan "centra-kongaj humidaj arbaroj".

Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj
ekoregiono
Aerfoto de Lukeni-Rivero dum ĝi meandras tra la centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj.
Aerfoto de Lukeni-Rivero dum ĝi meandras tra la centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj.
Aerfoto de Lukeni-Rivero dum ĝi meandras tra la centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj.
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj1° 30′ 0″ S, 22° 36′ 0″ O (mapo)-1.522.6Koordinatoj: 1° 30′ 0″ S, 22° 36′ 0″ O (mapo) [+]
Areo414 800 km² (41 480 000 ha) [+]
vdr

Tio estas malproksima, nealirebla areo de malaltaĵa densa humida arbaro, subarbaraĵo kaj marĉo en la centra-basena regiono (france : Cuvette Centrale) de la Kongo-Baseno sude de la arko de la Kongo.

Flaŭro redakti

La nordokcidenta parto de la ekoregiono estas mozaiko de sezone inundita kaj daŭra marĉarbaro kun miksaj fim-grundaj ĉiamverdaj kaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbareroj laŭlonge de altaĵetoj. Ĉiamverdaj humidaj arbaroj estas dominataj de Gilbertiodendron dewevrei ( fabacoj ). Areoj de sezone inunditaj arbaroj kaj multaj sufiĉe vastaj senarbejoj troviĝas laŭlonge de la ĉefaj riveroj en la nordaj, orientaj, kaj okcidentaj partoj. Sude la arbaroj estiĝas pli sekaj kaj ekzistas transiro al periferia kvazaŭĉiamverda pluvarbaro, kaj finfine mozaiko de malsupra-gvinea humida arbaro kaj herbejoj. Kvazaŭdecidua arbaro kovras preskaŭ ĉiujn areojn inter la ĉefaj rivero-sistemoj, kaj estas karakterizita de Staudtia stipitata, Polyalthia suavaeoleus, Scorodophloeus zenkeri, Anonidium mannii kaj Parinari glaberrimum.

Faŭno redakti

La regiono estis nesufiĉe esplorita fare de zoologoj sed oni scias ke ĝi hejmas antilopojn, arbarelefantojn, kaj plurajn primatojn, inkluzive de la malofta bonobo (Pan paniscus), Cercopithecus neglectus, Lophocebus spp. kaj la okcidenta gorilo. Ekzistas nur unu konata strikte endemia mamulo, la drias-simio (Cercopithecus dryas). Aliaj preskaŭ-endemiaj mamuloj inkludas or-ventran cerkokebon (Cercocebus chrysogaster), okapion (Okapia johnstoni) [1], nigraverdan alenopitikon (Allenopithecus nigroviridis), okcidentan krosarĥon (Crossarchus ansorgei) [2], Procolobus tholloni kaj Volf-cerkopitekon (Cercopithecus wolfi).

Ekzistas du birdospecioj kiuj estas preskaŭ-endemiaj en la ekoregiono, konga pavo (Afropavo congensis) kaj flavkrura malimbo (Malimbus flavipes).

Minacoj kaj konservado redakti

La arbaro restas plejparte sendifekta ĉar homa loĝantaro estas limigita al malgrandaj komunumoj kiuj ĉasas kaj fiŝas laŭlonge de la multaj riveroj kiuj traiksas tiun malproksiman, marĉan regionon. Tamen multaj bestoj estas minacataj kaŭze de ŝtelĉasado, kaj iliaj movadoj estas restriktitaj de la reto de akvovojoj. Dume Salonga Nacia Parko estas vasta protektita areo ene de la regiono, unu el la plej grandaj naciaj parkoj en la mondo, kaj la dua plej granda tropik-arbara nacia parko en la mondo.

Urbaj areoj kaj setlejoj redakti

La ekoregiono estas malproksima kaj malabunde loĝata, ekzistas kelkaj riverbordaj komercejoj kaj vilaĝoj kiel ekzemple Ikela sed aliro al tiu areo estas malfacila (kun trunkoboato) kaj/aŭ multekosta (ekzistas flughavenaj kurejoj proksime de Salonga Nacia Parko).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj redakti