Malfermi la ĉefan menuon

Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro

Tersupraĵa ekoregiono en Centra Meksiko en la biomo dezertoj kaj kserofitaroj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mapo de la ekoregionoj en la nearktisa ekozono. (Estas aldonataj ankaŭ iuj ekoregionoj el la neotropisa (en Meksiko) kaj el la pacifika ekozonoj). Numero 149 reprezentas la Centra-meksikaltebenaĵan kserofitaron.
Situo de Meksika Altebenaĵo; la ekoregiono troviĝas en ties centra parto.

La centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro estas tersupraĵa ekoregiono kiu situas en la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de centra Meksiko. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de centra Meksiko.

PriskriboRedakti

La ekoregiono situas en la centra parto de Meksika Altebenaĵo kaj estas ĉirkaŭata, okcidente de Okcidenta Patrinmontaro, oriente de Orienta Patrinmontaro, kaj sude de Neĝmontaro. La regiono estas dominata de dezertaj ebenaĵoj, kun kelke da montetoj, kaj montaroj kiuj levas sin ĝis altitudo de 2 400 m. La maĵorio de la substratoj sur kiuj vegetas la kserofitaro estas de sedimenta origino. Tamen iuj areaj kiuj estas pli apude de Okcidenta kaj Orienta Patrinmontaroj ankaŭ havas grundojn de vulkana origino. La klimato estas seka kaj varma, kun precipitaĵo-niveloj sub 500 mm jare.

FlaŭroRedakti

La dominantaj plantospecioj estas Yucca filifera, Yucca carnerosana, Yucca decipiens kaj Larrea tridentata. Aliaj troveblaj specioj estas Vachellia farnesiana, Bouteloua gracilis, Echinocactus horizonthalonius, Echinocereus conglomeratus, Jatropha dioica, Mimosa zygophylla, Opuntia engelmannii, Prosopis juliflora kaj Tridens pilosus.

La izoligo de la regiono favoris la diferencigon kaj la evoluon de endemiaj specioj en ĉiu el la fragmentitaj partoj. Tial la kserofitaro de Meksika Altebenaĵo estas karakterizata de siaj multaj endemiaj specioj. Almenaŭ 16 endemiaj genroj de endemiaj lignecaj plantoj kaj kaktoj estas priskribitaj.

FaŭnoRedakti

La vertebrula faŭno konsistas el 248 da specioj kiuj estas endemiaj en Mezameriko, sed 20 el ili estas krize endanĝerigataj.

La ekoregiono gastigas mamulajn populaciojn kiuj ampleksas Orthogeomys spp. (ronĝuloj), la kojoton (Canis latrans), la sosura soriko (Sorex saussurei) kaj la tre minacata meksika cinomuso (Cynomys mexicanus).

Rilate al la avifaŭno, tiu arida regiono de Meksiko estas eksteme riĉa kaj ĝi gastigas inter alie : la grandan vojkurulon (Geococcyx californianus), la skvamokoturnon (Callipepla squamata), Strix occidentalis, la reĝan aglon (Aquila chrysaetos canadensis), la grandan kornostrigon (Bubo virginianus), la migran falkon (Falco peregrinus), la jamajkan buteon (Buteo jamaicensis) kaj Spizella wortheni (emberizedoj).

Ekologie, la polenado-procezoj en tiu ĉi kaj en aliaj aridaj regionoj estas alte specialigataj, rezultante en plantospeciojn kaj polenantojn kiuj kunevoluis reciproke kaj kiuj nuntempe estas interdependantaj. Tiu dependeco povas esti tiom ekstrema, ke la reproduktadaj modeloj de iuj agavaj specioj estas estintaj sinkronigitaj kun la migrado-epoko de iliaj polenantaj kiropteroj ekde Mezameriko al Nordameriko, printempe kaj somere.

Minacoj kaj konservadoRedakti

En la subŝtato Sanktluis-Potosio, la ple granda minaco por la plantoj el la arida medio estas la konversio en agrikulturajn terenojn por brutaro, kapra kaj ŝafa paŝtado. Fajroj uzataj por senarbarigo grave difektas la naturan vegetaĵaron aŭ neniigas ĝin. La kakto Ariocarpus kotschoubeyanus estas endanĝerigata en Sanktluispotosio kaŭze de terenokonversio en maizajn plantejojn.

Alia minaco estas la neleĝa nacia kaj internacia komerco de dezerto-plantoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti