Centra Luzono
Centra Luzono estas administra regiono en la Filipinoj, servanta por organizi la 7 provincoj de la vastaj centraj ebenaĵoj de la insulo Luzono (hispane kaj tagaloge Luzon, la plej granda insulo). La regiono enhavas la plej grandan ebenaĵon en la lando kaj produktas plejparto de la rizo de la lando, tial ĝi kromnomiĝas "rizo-deponejo de la Filipinoj". La provincoj estas: Aŭroro (hispane kaj nun filipine/tagaloge Aurora), Bataano (hispane kaj tagaloge Bataan), Bulakano (hispane kaj tagaloge Bulacan), Nueva Ecija (origine hispane Nueva Écija, nun filipine/tagaloge), Pampango (hispane kaj tagaloge Pampanga), Tarlako (hispane kaj tagaloge Tarlac) kaj Zambaloj (hispane kaj tagaloge Zambales). Laŭ la stato de 2020 en la regiono vivis 12 422 172 loĝantoj sur areo de 22 014,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 564 loĝantoj/km².

Centra Luzono | ||
---|---|---|
Administra regiono | ||
![]() | ||
regiono en Filipinoj [+] | ||
Lando | Filipinoj | |
Ĉefurbo | San Fernando | |
- koordinatoj | 15° N, 121° O (mapo)15.466666666667120.75Koordinatoj: 15° N, 121° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 22 014,63 km² (2 201 463 ha) [+] | |
Areo | 22 014,63 km² (2 201 463 ha) [+] | |
Loĝantaro | 12 422 172 [+] (1-a de majo 2020) | |
Denseco | 564,27 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | PH-03 | |
![]() |
||
Centra Luzono | ||
![]() |
||
Bildaro
redakti-
Gapan (Nueva Ecija)