Centra librejo de Derby

La Centra librejo de Derby (angle Derby Central Library) estis establita en 1879 kun Muzeo kaj artgalerio de Derby, en ruĝ-brika konstruaĵo dezajnita en la enlanda Flandra Gotika stilo fare de Richard Knill Freeman kaj donita al Derby fare de Michael Thomas Bass.[1] Ĝi estas la ĉefa publika kaj referenca biblioteko de Derby, la plej larĝa branĉo de Derby City Libraries ekspluatita de unitary authority kiu regas la urbon.

Centra librejo de Derby
publika biblioteko • biblioteka konstruaĵo
Lando Anglio
Regiono Derbyshire
Situo City of Derby
Urbo Derby
Adreso The Wardwick, Derby, DE1 1HS
Poŝtkodo DE1 1HS
Konstrustilo(j) Novgotiko vd
Arkitekto(j) Richard Knill Freeman
Estiĝo 1879
Malfermo 1879
Fermdato 9-a de junio 2018
Koordinatoj 52° 55′ 20″ N, 1° 28′ 46″ U (mapo)52.92225-1.4795Koordinatoj: 52° 55′ 20″ N, 1° 28′ 46″ U (mapo)
Centra librejo de Derby (Anglio)
Centra librejo de Derby (Anglio)
DEC
Centra librejo de Derby
Centra librejo de Derby
Situo de Centra librejo de Derby
Map
Centra librejo de Derby
vdr

Historio redakti

Antaŭ la Akto de 1850 pri Publikaj Bibliotekoj, nombro da bibliotekaj rondoj ekzistis en Derby. Tipe ĉi tiuj bibliotekoj estis ekspluatitaj de librovendistoj kaj dependis de abon-pago de siaj membroj.[2]

La "konstanta" biblioteko en Derby estis establita en 1811 sur Queen Street. Tiu ĉi biblioteko estis malfermita al homoj kiuj en la 1830-aj jaroj povis elporti la aĉeton de kvar ginea akcio kaj pagi jar-abonon de plia gineo. En 1832 tiu ĉi biblioteko havis 84 membrojn.[3] La kolekto de libroj inkluzivis la 4,000 voluman bibliotekon de la Filozofia Societo de Derby.[4] En 1863 la botanikisto Alexander Croall estis dungita kiel unua bibliotekisto kaj kuratoro kaj la sekvantan jaron la muzeo kaj biblioteko estis kunfanditaj. Croall foriris en 1875[4] por fariĝi kuratoro de la Muzeo kaj artgalerio de Stirling Smith.[5]

Kvankam la ebleco estis prikonsiderita de la konsilio, la municipo de Derby ne profitis el la povoj implikitaj de la Akto de 1850 dum kelkaj jaroj. Poste en 1878 la 7-a Duko de Devonshire donacis sian kolekton de Derbyshire de libroj kaj paperoj al la municipo.[2] Konvena loko por tiu materialo estis bezonata, sed ne antaŭ la sekvanta jaro la municipo povis provizi al la homoj de Derby senpagan bibliotekan servon, kiel rezulto de la donaco de S-ro Bass.

La sabaton 28-an de junio 1879 S-ro Bass prezidis la oficialan malfermon de la senpaga bilioteko kaj Muzeo de Derby, kaŭzo de granda celebrado en la urbo. La ceremonio inkludis oficialan akcepton de S-ro Bass ĉe Midland Railway Stacidomo sekvatan de eleganta tagmanĝo en la Midland Hotel kaj de procesio al Market Place, laŭlonge de dekoraciitaj stratoj plenplenaj de ekcititaj hom-amasoj. S-ro Bass tiam transdonis la donatestojn al la urbestro en la urbodomo. La grupo tiam transiris al la senpaga biblioteko mem, kie S-ro Bass faris rondiron antaŭ ol reveni al la ŝtupoj por deklari la lokon malfermita.[6]

La libro-kolekto proponita de la nova biblioteko inkluzivis la kolekton de Devonshire same kiel la tutan enhavon de la konstanta biblioteko kaj Filozofia Societo.[2] En septembro 1898 la prunt-kolekto sumis preskaŭ 20,000 volumojn kaj la referenca kolekto pli ol 11,000.[1]

En 1914 la kuratora domo laŭlonge de la biblioteko estis malkonstruita por lasi lokon al pligrandigo de la konstruaĵo, intencita loĝigi la ĵus akiritan bibliotekon de Bemrose.[2]

En 1964 la Muzeo kaj artgalerio etendiĝis al nov-konstruita alo sur The Strand, tamen lasante la originalan 19-jarcentan konstruaĵon plu partigitan inter la biblioteko kaj la Muzeo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (1899) Kelly's Directory of Derbyshire 1899 p.130.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 [mankas fonto]
  3. Glover, Stephen. (1829) The history and directory of the borough of Derby, a guide p.430.
  4. 4,0 4,1 Newsletter of the Geological Curators Club Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, Mick Stanley, Vol 1, No. 8, 1976.
  5. Old Town Cemetery Stirling. Arkivita el la originalo je 2011-10-24. Alirita 2011-07-12.
  6. Derby Mercury: Wednesday July 2, 1879. p.2..

Eksteraj ligiloj redakti