Centra provinco de Kenjo
La centra provinco (svahile Mkoa wa Kati, angle Central Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 13 236 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 4 145 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 313 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Nyeri. La provinco plu dividiĝis je sep distriktoj.
centra provinco
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Nyeri |
Areo | 13 236 km² |
Loĝantaro | 4 145 000 (stato: kalkulo de 2007) |
ISO-kodo | KE-200 |
Kiel la nomo indikas, la areo de la eksa provinco situis en la centro de la lando, norde de la nacia ĉefurbo Najrobio. La averaĝaj temperaturoj pro la pli alta situo iom pli malvarmas ol en aliaj partoj de la lando. La teritorio de la antaŭa centra provinco estis kaj plu estas signifa kafokultiva regiono.
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobio