Centro Democrático y Social

politika partio en Hispanio

La Centro Democrático y Social (Demokratia kaj Socia Centro) estas politika partio hispana de ideologio modera kaj centrista.

Centro Democrático y Social
emblemo
politika partio en Hispanio
Komenco 20-a de julio 1982 vd
Fino 2006 vd
Antaŭe Unión de Centro Democrático vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Ideologio

socialliberalismokristana demokratio

Fondinto(j) Adolfo Suárez vd
Ĉefestro(j) Adolfo Suárez vd
vdr

Li estis fondita la 29-a de julio de 1982 de la eksprezidento de la registaro hispana Adolfo Suárez kun grupo de disidentoj de lia antaŭa partio, la UCD. En la unua kongreso, en oktobro de 1982, oni elektis Suárez kiel prezidanto kaj la eks-ministroj Agustín Rodríguez Sahagún, Rafael Calvo Ortega kaj Manuel Jiménez de Parga kiel membroj de la Nacia Komitato, kun aliaj eks-membroj de la UCD kiaj José Ramón Caso, Jesús María de Viana, Joaquín Abril Martorell, Fernando Castedo, Gerardo Harguindey, José Antonio Escudero López, Abel Cádiz kaj José Luis González Quirós.

Ĝi prezentiĝis en la balotado de 1982 kiam ĝi akiris pli da 600,000 voĉojn sed nur 2 deputitojn: nome la propra Suárez el Madrido kaj Rodríguez Sahagún el Avilo. Decembre José Ramón Caso estis elektita ĝenerala sekretario de la CDS. Tiu partio klopodis akapari la majoritaton de la voĉdonantaro antaŭa de la ankoraŭ ekzistanta UCD, sed vidiĝis superita de la PSOE kaj Alianza Popular.