Centro Georges Pompidou
La centro Georges Pompidou (france Centre Pompidou aŭ pli amplekse Centre national d'art et de culture Georges-Pompidou) estas muzeo, librejo kaj kultura institucio lokita en la 4-a arondismento de Parizo, inter la kvartaloj Les Halles kaj Marais.
Centre national d'art et de culture Georges-Pompidou | |||||
---|---|---|---|---|---|
Centre national d’art et de culture Georges-Pompidou | |||||
arta centro cultural center (en) | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | Quartier Saint-Merri | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | Place Georges-Pompidou 4-a arondismento | ||||
Situanta sur | place Georges-Pompidou | ||||
Konstrustilo(j) | altteknologia arkitekturo vd | ||||
Arkitekto(j) | Richard Rogers • Renzo Piano vd | ||||
Estiĝo | 1977 | ||||
Malfermo | 1977 | ||||
Direktoro | Alain Seban • Serge Lasvignes • Laurent Le Bon • Dominique Bozo • Robert Bordaz • Jean Millier | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 38″ N, 2° 21′ 9″ O (mapo)48.8606532.352411Koordinatoj: 48° 51′ 38″ N, 2° 21′ 9″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kolektoj | Moderna arto | ||||
Jaraj vizitantoj: | 3 273 867 (2019) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | www.centrepompidou.fr | ||||
Historio
redaktiLa centro akceptas vizitantojn depost 1977, kaj naskiĝis danke al la volo de la Prezidento Georges Pompidou, kiu deziris krei kore de Parizo malbanalan kulturan centron, tute dediĉitan al moderna arta kreado, kie pentrado aŭ skulptarto povus kunloĝi kun libroj, desegno, muziko aŭ kino.
La centro estis inaŭgurita de la Prezidento Valéry Giscard d'Estaing je la 31-a de januaro 1977, kaj ricevis la nomon de sia forpasinta kreinto. Ĝi estas hodiaŭ tre videbla ene de Parizo pro sia kolorega, stranga arkitektura stilo.