Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ekzistas por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto “kaj ĝiajn multflankajn aplikojn en ĉiuj sferoj de la vivo„; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko[1].

AgadojRedakti

  • CED redaktas la fakan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado)[2].
  • La novaĵletero de CED nomiĝas Informilo por Interlingvistoj (IpI) estas publikaĵo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF) [3].
  • Esperantologiaj Konferencoj estas eroj de la Universalaj Kongresoj.
  • La Nitobe-Simpozioj pri lingva politiko estas organizitaj ofte kun lokaj aŭ internaciaj partneroj. Ankaŭ okazas aliaj fakaj konferencoj kaj seminarioj, ekzemple ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. De la Nitobe-Simpozioj naskiĝis la Nitobe-centro por la lingva demokratio, kiu "stimulas publikan debaton pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko"[4].
  • CED ankaŭ kunlaboras kun la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, kiu havas 3-jaran distancan studprogramon pri la interlingvistiko. La kurso havas internacian instruistaron kaj studentaron, kaj fokusas pri la internacia kaj interkultura komunikado, planlingvoj kaj Esperanto. En la studjaro 2008/9 la kurso festis sian 10an jaron.
  • De 1982 ĝis 1996, kune kun la Unuiĝintaj Nacioj, CED organizis jarajn konferencojn en Novjorko. Dum la fruaj jaroj CED aperigis jarajn raportojn de la konferencoj kun ĉiuj referaĵoj de la konferenco. Ĝi nun aperigas, kunlabore kun la eldonejo University Press of America, seriojn da dokumentoj kiuj inkluzivas elektitajn referaĵojn el la konferencoj.

HistorioRedakti

CED kreiĝis en 1952 kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa precipa oficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas Biblioteko Hector Hodler. CED ankaŭ funkciis kiel ero de la Universitato de Hartford, Usono.

La precipa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Prof. D-ro Ivo Lapenna; de post 1974 la plej ŝlosilan rolon ludas Humphrey R. Tonkin. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝas nomoj kiel William Auld, Detlev Blanke, Marjorie Boulton, William Edward Collinson, Probal Dasgupta, Isaj Dratwer, Mark Fettes, Rudolf Haferkorn, Ulrich Lins, François Lo Jacomo, G. F. Makkink, Paul Neergaard, Richard E. Wood, Robert Phillipson, Claude Piron, Juan Regulo Perez, Ryszard Rokicki, Victor Sadler, Klaus Schubert, Tove Skutnabb-Kangas kaj Gaston Waringhien,.

Dum la tempoj de Lapenna la mallongigo CED ricevis en junularaj rondoj la ŝercan longigon Centro por Erotiko kaj Diboĉado.

En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado.

CED nun konsistas el Konsilantaro, kiun nomumas la Estraro de UEA. En ĉi tiu momento, tiu Konsilantaro konsistas el jenaj homoj: Xavi Alcalde, Irene Caligaris, Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar Rao, Orlando E. Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey Tonkin kaj Bernhard Tuider.

El inter la anoj de la Konsilantaro, Fettes kunmetis malgrandan estraron kun respondeco pri kvin ĉefaj agadkampoj, jene:

  1. Esperantologio kaj interlingvistiko - Guilherme Moreira Fians (Esperantologiaj Konferencoj, revuo “Esperantologio”)
  2. Lingvopolitiko, precipe en internacia/interŝtata kadro - Michele Gazzola (LPLP, Nitobe-simpozioj)
  3. Universitataj studprogramoj (pri Eo kaj rilataj temoj) - Angela Tellier (precipe kunordigo de projektoj por subteni/disvastigi tiajn programojn)
  4. Bibliotekoj - Orlando Raola (unuavice Biblioteko Hodler; krome kunlaboro inter E-bibliotekoj ĝenerale)
  5. Terminologio - ankoraŭ vaka (rilatoj de UEA kun TermNet, Infoterm; terminologia trejnado)

La bulteno "Informilo por Interlingvistoj” estas komuna informilo pri ĉiuj tiuj kampoj. Nuntempe ĝin redaktas Angela Tellier kun subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation). La t.n. CED-Fonduso, same subtenata de ESF, donas modestajn subvenciojn por projektoj sur tiuj kampoj (unuavice Kampo 1). Pri la rilatoj inter ESF kaj CED Fettes mem zorgos, estante samtempe estrarano de ESF; Raola, kiel ano de la Estraro de UEA, zorgos pri ĝiaj rilatoj kun CED.[5]

Vidu ankaŭRedakti

Interlingvistikaj instancoj

Eksteraj ligilojRedakti

CED - informoj en la retpaĝo de UEA

Arkivo de Informilo por interlingvistoj

Nitobe-centro por lingva demokratio

ReferencojRedakti

  1. [1] Retpaĝo de CED, vizitita la 23-an de aprilo 2012.
  2. Jonathan Pool (1977), “De LMLP al LPLP. Nova vesto por la faka revuo„ en Esperanto n-ro 853 (1), p. 3–4.
  3. Por lingva justeco en multkultura mondo, ESF
  4. [2] Nitobe-centro por lingva demokratio, vizitita la 23-an de aprilo 2012.
  5. CED reorganiziĝas sub nova estraro, 2020-11-03 esperante