Malfermi la ĉefan menuon
Situo de la centro de Essen

Centro formas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Orienta Kvartalo kaj la Sudorienta Kvartalo la „urbomezon“ de Essen. La interno de la urbocentro estas la laŭ areo plej malgranda urboparto de Essen.

Karaktero kaj historio de la urbocentroRedakti

 
Rigardo sur la urbocentron ekde sudo – klare videblaj punktoj: en la malfono la ĉefa stacidomo, dekstre malantaŭe Haus der Technik, maldekstre apude Hotelo Handelshof, malantaŭe kun verda tegmento la katedralo, dekstre de tio la vendejaro Rathaus Galerie kun la malhela tura urbodomo; maldekstre malantaŭ la ĉefa stacidomo ĉefpoŝtejo, malantaŭe la Deutschlandhaus

Ĉe la strato Kettwiger Straße, ĉe Burg-Placo kun la katedralo troviĝas la ĝermo de la urbo. La preĝejo estis tiu de la Abatinujo Essen, kiun fondis proksimume 845 Altfrid, episkopo de Hildesheim. La remparo de Essen ĉirkaŭfermis inter proksimume 1244 kaj 1865 preskaŭ precize la areon de la nuna urboparto Centro.

En la 19-a jarcento pro la industriigo, la pligrandigo de la gisŝtala fabriko de Krupp okcidente de tiama Essen kaj la ĉirkaŭa ŝtonkarba ekspluatado pli kaj pli laborserĉantoj enmigris. Tial oni enkondukis en la urbo en1861 unue oficiale la domnumeradon laŭ stratonomoj. Komence de la 19-a jarcento ankoraŭ estis sufiĉe, unuope numeri la domojn.[1]

Essen sin mem nomas die Einkaufsstadt (la aĉetumurbo) - nomo, kiun jam en la jaro 1938 stampis la tiama varboasocio, sed kiu nur post la Dua Mondmilito kiel devizo. Ĝis tiam, do ĝis la 90-elcenta militdetruiĝo, la centro estis ĉefe loĝkvartalo. De marto 1944 ĝis marto 1945 en la urbocentro troviĝis filiokoncentrejo de KZ Buchenwald Schwarze Poth, por kiu en 2002 estis instalata memorejo en la iama ŝtuparejo al Porschekanzel.

Essen nun devis kiel plej grava aĉetumurbo en la Ruhr-Regiono peli al rekonstruo. En 1960 do la debito de la podetala komerco estis duobliĝinta kompare kun 1950. Per tio la podetala komerco superis la ĝis tiaman gvidan ekonomian branĉon de la minekspluato. En 1964 oni mastrumis 23 elcentojn de la kuntara nacia produkto en la podetala komerco, kio klare superis la valorojn por la konkuraj urboj Dortmundo kaj Duisburg. Tiu ĉi parto de la kuntara nacia reduktiĝis dum la 1980-aj jaroj denove sub 16 elcentoj[2], tamen la devizo estas videbla ekde 1951 ĝis nun grandlitere sur la tegmento de la Hotelo Handelshof. En la urbocentro troviĝas nun pluraj piediraj zonoj kun magazenoj kaj podetalaj vendejoj: La stratoj Kettwiger Straße (malfermita la 16-an de junio 1965)[3], Limbecker Straße, Rathenaustraße kaj Viehofer Straße. Je la norda finaĵo de la piedira zono Viehofer Straße lokas la placo Viehofer Platz, kiu ankoraŭ estas videbla tra la plilarĝigita Friedrich-Ebert-Strato kun kruciĝo kun la strato Schützenbahn. Rekte ĉe la placo staras la trinava novgotika preĝejo Sankta Gertruda, finkonstruata en 1877 laŭ planoj de August Rincklake kaj post gravaj militdetruoj en 1955 ŝanĝite rekonstruata. Historie la nomo Viehof (= Vieh-Hof) montras sur brutobredejon, kiu kiel servutobieno de la abatinejo tiun provizis per viando kaj laktaĵoj. Ĝi supozeble jam ekzistis dum la tempo de la abatinuja fondado. Tie ĉi troviĝis ĝis la komenco de la 19-a jarcento ankaŭ la pordego Viehofer Tor, la norda el la kvar urbopordegoj de Essen. Okcidente de la Viehofer Platz troviĝas la metroa stacio Rheinischer Platz. Fine de la 19-a jarcento oni starigis tie ĉi stacidomon de la Rejnlanda Fervoj-Societo, kiu ruiniĝis en la Dua Mondmilito.

La centra Kennedy-Placo, kiu de 1953 ĝis 1964 nomiĝis Gildoplaco, ligas post novkonstruado en 1989 la piedirajn zonojn. Sub ĝi estas subtera garaĝego. La placo estis konstruita antaŭ la Dua Mondmilito, ĝi do ne evoluis urbhistorie. Sur la suda parto de la placo staras ekde 1952 la Amerikahaus Ruhr. Tute proksime, ĉe la strato II.Hagen 7, troviĝis post la protestanta Paŭlo-Preĝejo detruita dum la Dua Mondmilito ekde 1968 la administrejo de la protestanta eklezio en Essen. Ĝi estis alikonstruata en 2008/2009 al oficejo- kaj negocodomo. Aliaj domoj konstruitaj ĉirkaŭ la Kennedy-Placo estas Herold-Domo (el 1955, ekde februaro de 2012 hotelo), Allbau-Domo (1956), Gildodomo (1955), butikego C&A kaj la negocodomo ĉe la bazaro (1987), kiu staras surloke de la unuaj tri urbodomoj de Essen. Norde de la placo troviĝas la Kopstadt-Placo instalita en 1858. Tie ĉi estis inter alie la domaro de familio Kopstadt, el kiu ekde 1734 ĝis 1833 devenis tri urbestroj de Essen. La placo komence estis bazara kaj pli malfrue kermesa placo. En 1896 la placo estis pliampleksigata. La 19-an de januaro 1899 surloke de la nuna Kopstadt-Pasejo malfermiĝis la varietea teatro Wolff's Colosseum, granda germanlingva revua kaj opereta teatrejo kun proksimume 3.000 sidlokoj kaj ĝis 400 prezentadoj ĉiujare. En la 1930-aj jaroj sur la sama loko ekestis la modesta varietea tearo Scala kun proksimume 1.200 sidlokoj. En 1991 Kopstadt-Placo estis novformata.

Je la nordokcidenta finaĵo de la urbocentro lokas la Berlina Placo, kiu nomiĝas tiel post konstruo de la Berlina Muro. Skulptaĵo de la Berlina Urso, la blazonbesto de Berlino, kiu staris ekde 1959 en la Gruga-Parko, estis starigata la 10-an de julio 1964 sur la de-nuna cirklotrafikejo Berlina Plaĉo. Estante en la 1960-aj jaroj placo kun granda tramstacio, nun ĉi tie estas granda aŭtovojkruciĝo kun granda rondtrafikejo. Subtere troviĝas metroa kaj trama stacio sur du etaĝoj. Post alikonstruo de la placo inter 2007 kaj 2010 la ursoskulptaĵo ne plu staras tie.

Sudoriente lokis la placo Limbecker Platz, kiu nun estas kovrata per bazardomego finkonstruata en 2009. Por ĝia konstruado oni malkonstruis en 2008 la malnovan Karstadt-magazenegon el 1912. Dorsflanke pasas la Friedrich-Ebert-Strato kun la Unperfekthaus. Dua bazardomego kun proksimume 80 vendejoj malfermiĝis en 1979. Ĝi situas ĉe Porsche-Placo, kiu nomiĝas laŭ la en 1951 ĵus mortinta Ferdinand Porsche. Antaŭe ĝi nomiĝis popoldire busstacio.[4] Je la orienta flanko de la bazardomego troviĝas la urbodomo de Essen. En la strato Kettwiger Straße troviĝas la en 1928 instalita kariljono, kiun tenas la horloĝa kaj juvela vendejo Deiter. Vidalvide de la kariljono troviĝas la renoma kafejo Overbeck. Ne malproksime de tio, apud la Teatro-Pasejo, troviĝas la Grillo-Teatrejo, malnova urba teatrejo el la jaro 1892, kiu post militkaŭzitaj difektoj estis novkonstruita laŭ ŝanĝita formo. Kontraŭe en la piedira zono ekde 1928 troviĝas Lichtburg, granda kinejo en monumentprotektata domo.

Meze de la urbocentro troviĝas ĉe Flachsmarkt la protestanta Foiropreĝejo kun historio ĝis reen en la 11-a jarcento. Proksime de Porsche-Placo oni konstruis en 1913 la malnovan sinagogon, kiu nun estas renkontejo, muzeo kaj memorejo. Apud la sinagogo troviĝas la prakatolika Paco-Preĝejo konsekrata en 1916 samkiel rekte antaŭ ĝi la Jarcentofontano el 1907. Kunlimas kun ĝi la Kolping-Domo Essen Centro, starigita en 1858/1859 kiel domo por vagantaj metiistoj. En 1911/1912 oni pliampleksigis ĝin. Post detruoj en la Dua Mondmilito la Kolping-Domo estis rekonstruata ĝis 1951.[5]

Pro la gravaj detruoj per bombatakoj en la Dua Mondmilito multaj historiaj domoj en la urbocentro pereis. Nur malmultaj restis konservitaj aŭ eĉ sendifektaj, kaj tiujn parte estis postmilito-detruataj. La malnovan urbodomon, finkonstruata en la jaro 1887 kaj treege difektata dum la Dua Mondmilito, la urbo vendis post rekonstruado en la 1960-aj jaroj al magazenkonzerto, kiu malkonstruigis ĝin en la jaro 1964. En la Dua Mondmilito en la urbocentro 90 elcentoj de ĉiuj domoj estis detruataj aŭ grave difektataj. Kiel klarkonturaj domoj restis krom Carl-Overbeck-Haus ĉe Kopstadt-Placo (1912, arĥitekto: Ernst Knoblauch), la nuna domo de la ŝparbanko (1928; arĥitekto: Ernst Knoblauch), Deutschlandhaus (1929), la malnova ŝparbanko (1930), Eick-Domo (1914, plano: Georg Metzendorf) kaj Schürmann-Domo (1914, arĥitekto: Oskar Schwer) ankaŭ la domo de Essener Credit-Anstalt (1901), Haus der Technik (1923) kaj Hotelo Handelshof (1911/1912) same kiel Essener Hof. La domo de la nuna ĉefpoŝtejo, ĉe stratangulo Hachestraße kun Willy-Brandt-Placo, staras metita ok resp. dek kvar metrojn malantaŭen kompare kun la antaŭa domo, la malnova regna poŝtejo, konstruata inter 1900 ĝis 1903 kaj malkonstruata en 1932. Dekstre de la ĉefpoŝtejo staris ekde proksimume 1899 „Grand Hôtel Royal“ (pli malfrue „Hotelo Königshof“), kiu estis malkonstruata en 1930, por konstrui la magazenon DeFaKa. Tiu ĉi siaflanke estis cedi en 1977 al nova magazendomo de Horten, kiu siaflanke en 1996 estis alikonstruata al la nuna magazeno de Galeria-Kaufhof. Foje oni trovas ankoraŭ malnovajn domfasadojn, ekzemple ĉe Kettwiger Straße la iaman hotelon „Zum Ritter“ (1906) kaj la fasadon ĉe Hirsch-Apoheko ĉe Limbecker Straße 4, kiu memoras al pasintaj arĥitekturaj epokoj. La domo de la iama eldonejo kaj librovendejo Baedeker el la jaro 1928 ĉe Kettwiger Straße estas monumentprotektata same kiel la iama vestaĵovendejo Loosen (iam Gustav Blum). Ambaŭ planis arĥitekto Ernst Bode.

BankokvartaloRedakti

 
Domo de la iama Essener Credit-Anstalt

Per la plivastiĝo de la karboŝtala industrio en la 19-a jarcento ĉe Lindenallee evoluis kvartalo tiam grava por la tuta Ruhr-Regiono, en kiu sin multaj bankoj. Ampleksaj alikonstruoj de la malnova urbo de Essen proksimume 1900 ebligis la ekeston de la kvartalo kun parte monumentaj domoj. Ekzemple arĥitekto Peter Zindel, konstruinto de la malnova urbodomo de Essen, starigis en la jaroj 1898 ĝis 1901 la pompan kupoldomon de la Essener Credit-Anstalt jam fondinta en 1872 kunlabore kun Friedrich Grillo, kiu en 1925 enfandiĝis en la Deutsche Bank. La domon, kies fasado nun estas monumentprotektata, finkonstruis en 1908 la berlina arĥitekto Wilhelm Martens. Sude vidalvide ankoraŭ staras la domo de Commerzbank.

La Viena Placo estis alinomata la 7-an de marto 1985 – memore al familio Hirschland – Hirschland-Placo. Simon Hirschland (1807–1885) fondis jam en 1841 la privatbankon Simon Hirschland. Lia filo Isaac Hirschland (1845–1912) pligrandigis la negocon per partotenaĵoj je la minekspluato. Ties du filoj Kurt Martin Hirschland (1882–1957) kaj Georg Simon Hirschland (1885–1942) aktivis tutmonde kaj konstruigis per arĥitekto Carl Moritz en la jaroj 1910 kaj 1911 pompan domon en la ekestanta bankokvartalo de Essen. Nun malantaŭ la konserviĝinta bankofasado kaŝiĝas novkonstruaĵo kun la okcidenta parto de la magazeno Kaufhof. La familio Hirschland aktivis en la juda komunumo kaj ubtenis inter alie la konstruon de la sinagogo ĉe Steeler Straße. En 1938 dum la epoko de naziismo la familio devis „vendi“ je granda malprofito sian bankon al Banko Burkhardt.[6] Post la Dua Mondmilito la banko ne rericevis la malnovan nomon laŭ la deziro de familio Hirschland, la familio nur ricevis rekompencajn pagojn.

En 1929 la bankokvartalo ricevis kontrastan kompletigon per la Deutschlandhaus, la unua altodomego de Essen laŭ la stilo de nova objektivismo. En la jaroj 1928 ĝis 1930 ekestis la novetaĝa domo de la ŝparbanko, kiun planis la arĥitektoj Georg Metzendorf kaj Jacob Schneider. En la domensemblo krome troviĝis magazeno, Meblovendejo Kramm kaj kabaretejo Casanova. Norde de la Deutschlandhaus, kie nun troviĝas la Waldthausen-Parko, staris la vilao de industriisto Waldthausen.

La iama teksistokvartaloRedakti

 
Kruco-Preĝejo ĉe Weberplatz, 2008
 
Iama Imperiestro-Vilhelmo-Fraŭlejo

En la nordokcidento de la urbocentro troviĝis la kvartalo de la teksistoj, kies produktado finiĝis en la 17-a jarcento. Urbestro Erich Zweigert investis ĉiujn fortojn por forigi tiun ĉi kvartalon, kiu intertempe fariĝis mizerkvartalo kun malvastaj kaj malhigienaj loĝaj cirkonstancoj. Lau tiu ĉi celo efikis ankaŭ la instalado de la Weberplatz (teksistoplaco) inter 1895 kaj 1898. Por tio oni ankaŭ uzis parton de la protestanta tombejo, kiu estis en funkcio ĝis 1827. Inter 1894 kaj 1896 la berlina arĥitekto August Orth starigis apude la protestantan Kruco-Preĝejo. En 1913 paroĥo kaj laboristo-asocio insigis la konstruon de la „Imperiestro-Vilhelmo-Fraŭlejo“. Sian nomon la fraŭlodomo ricevis okaze de la 25-jara regeco de la imperiestro en la sama jaro im gleichen Jahr. La urba administrado vendis ĝin en 1920 de la protestanta paroĥo. Ekde tiam la domo estas oficejdomo.[5] Grave difektite dum la Dua Mondmilito ĝi estis rekonstruata pli modeste. Sur la grundo nordoriente de la Kruco-Preĝejo la urba loĝdomokonstrua societo Allbau konstruas loĝkvartalon kun 45 lu-loĝejoj, unu infanvartejo kaj 50 studentloĝejoj. La projekto inter Kruco-Preĝejo, Rott-Strato kaj Kaŝtanaleo kostas prosimume 53 milionojn Eŭrojn.[7]

BlazonoRedakti

 
Blazono de la urbomezo de Essen

Blazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“

La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj buloj simbolas la ses urbopartojn Centro, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[8]

ReferencojRedakti

  1. Derwesten.de de la 16-a de junio 2012: Stadtgeschichte - Keine Gnade?
  2. Helga Mohaupt: Kleine Geschichte Essens: Von den Anfängen bis zur Gegenwart. Klartext-Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-118-3.
  3. DerWesten.de vom 22. Juni 2010: Mietpreisverfall auf der Kettwiger Straße
  4. Erwin Dickhoff: Essener Straßen: Stadtgeschichte im Spiegel der Straßennamen. Bacht-Verlag, Essen 1979, ISBN 3-87034-030-4.
  5. 5,0 5,1 Gedenktafel am Objekt
  6. Je tio onidire temus pri „amika arjigo“ al la Banko Burkhardt, kiu siaflanke estis kontrolata de Deutsche Bank. Vidu la enketodokumentoj, kiujn starigis en 1946/1947 la usona militregistaro por la iniciato de militkrimoproceso kontraŭ Deutsche Bank. Germanigis kaj eldonis en 1985 Hans Magnus Enzensberger, Ermittlungen gegen die Deutsche Bank : 1946/1947 / Militärregierung d. Vereinigten Staaten für Deutschland, Finanzabt., Sekt. für Finanzielle Nachforschungen., tradukite kaj priverkata de Dokumentationsstelle zur NS-Politik, Hamburgo, Nördlingen : Greno 1985 ISBN 3-921568-66-8, p. 167 kaj la komento de la eldonitnoj sur p. 497
  7. DerWesten.de Artikolo en la reta eldono de gazeto WAZ
  8. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.