Centro por Esperanto kaj Interkulturo

Centro por Esperanto kaj Interkulturo (aŭ CEI) estis esperantista centro lokita en Mazara del Vallo, Sicilio.

CEI
Centro por Esperanto kaj Interkulturo
organizaĵo
Sidejo Mazara del Vallo
 Italio
Tipo esperantista centro
Lingvoj

Esperanto

vdr

La centro aktivis inter januaro 2012 kaj fino de 2013 en Mazara, kie estis establita de Itala Esperanto-Federacio kun la apogo de la loka urbestro, Nicola Cristaldi.

CEI aranĝis kursojn kaj kunvenojn pri interkulturo kaj pri Esperanto; interalie la kunlaborantoj de la centro instruis la internacian lingvon en pluraj elementaj kaj bazaj mezlernejoj de Mazara.

La centro ankaŭ organizis internacinivelajn kunvenojn kaj renkontiĝojn en Esperanto kiel la 79-an Italan Kongreson de Esperanto, kiu okazis en Mazara de la 18-a aŭgusto ĝis la 25-a aŭgusto 2012.

Fine de 2013, la centro ĉesis aktive funkcii.

La sidejo de CEI troviĝis en "Palaco de la Leĝeco" (itale "Palazzo della Legalità"), via Giotto.

Eksteraj ligiloj redakti