Centro por civilaj liberecoj

ukrainia homrajta organizaĵo

La Centro por civilaj liberecoj (ukraine Центр громадянських свобод, centr gromadjanskiĥ svobod) estas homrajta organizaĵo en Ukrainio, fondita en 2007. La prezidanto estas la ukraina advokatino kaj homrajta aktivulino Oleksandra Matvijĉuk. La celo de la organizaĵo estas antaŭenigi homajn rajtojn kaj demokration en Ukrainio kaj en Eŭrazio. En septembro 2022 al ĝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero kaj en oktobro 2022 la Nobel-premio pri paco, kune kun la belorusia homrajta aktivulo Ales Bjaljacki kaj la rusa homrajta organizaĵo Memorial.

Centro por civilaj liberecoj
Центр громадянських свобод
emblemo
homrajtprotekta organizaĵo
Komenco 2007
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo strato basena 9, Kievo, Ukrainio
Adreso м. Київ, вул Басейна, 9
Tipo homrajta organizaĵo
Ĉefestro(j) Oleksandra Matvijĉuk vd
Lingvoj

ukraina

Retejo ccl.org.ua
vdr

La organizo prenas pozicion por plifortigi la ukrainan civitan socion kaj meti premon sur la aŭtoritatojn por igi Ukrainion plenrajtan demokration. Por evoluigi la landon en ŝtaton bazitan sur juro, la Centro por Civilaj Liberecoj aktive rekomendas ke Ukrainio estu aligita al la Internacia Puna Kortumo.

La Centro por Civilaj Liberecoj akiris internacian famecon en 2013 dokumentante malobservojn de homaj rajtoj dum la perforta subpremo kontraŭ la protestoj nomataj Eŭromajdano, kiel parto de la tutmonda iniciato Eŭromajdano SOS fondita de Oleksandra Matvijĉuk. La iniciato ankaŭ volontule provizis juran helpon al centoj da kazoj, por parencoj de tiuj kidnapitaj kaj mortigitaj, same kiel por homoj kiuj estis batitaj, arestitaj aŭ torturitaj. La centro dungis plurajn milojn da volontuloj por la laboro dum kaj kiel rezulto de la malvenko de la protestoj nomataj Eŭromajdano. Rezulte la organizaĵo komencis monitori diversajn registarajn agentejojn por civitanrajtaj malobservoj. Ĝi ankaŭ klarigis homajn rajtojn, dokumentis la premon sur la civila socio kaj la persekuton de homrajtaj aktivuloj.

Alia kampanjo nomita Savu Oleg Sencov organizis amaskunvenojn en pli ol 30 landoj kaj faris postulojn al la registaroj de la landoj por premi al Vladimir Putin, liberigi Sencov kaj 34 aliajn politikajn malliberulojn. La centro estis sukcesa per la kampanjo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti