Ceolwulf (Northumbria)

Ceolwulf (m. 764) estis reĝo de Northumbria, Anglio de 729 al 737, krom mallonga periodo en 731 aŭ 732 kiam li detroniĝis.

Ceolwulf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 695 (0695-01-01)
Morto 15-an de januaro 765 (0765-01-15) (70-jaraĝa)
en Lindisfarne
Ŝtataneco Northumbria vd
Familio
Patro Cuðwin (?) vd
Gefratoj Coenred vd
Profesio
Okupo suverenomonaĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis ano de la reĝa familio de Northumbria, kaj adoptata kiel heredonto de sia malproksima kuzo Osric (reĝo 718-729). Li estis frato de Coenred (reĝo 716-718).

Aŭtune de 731 aŭ 732 Ceolwulf estis mallonge detronigata. Samtempe Acca, episkopo de Hexham, estis forpelata de sia diocezo. Tamen Ceolwulf rapide regajnis la tronon.

Ceolwulf ŝajne ĝuis la aprobon de Bede, kiu dediĉis sian ĉefan verkon (Historia Ecclesiastica Gentis Anglorum) al Ceolwulf, priskribante lin kiel "plej glora reĝo".

En 737 Ceolwulf abdikis por eniri la abatejon de Lindisfarne. Li estis sekvata de sia kuzo Eadbert.