La cerbofuĝofuĝo de talentuloj estas la elmigrado de edukitaj kaj talentaj unuopuloj (kaj ĝenerale por ne plu reveni) al aliaj nacioj pli riĉaj, motivitaj precipe pro la manko de oportunoj, malbona ekonomia sistemo aŭ politikaj konfliktoj. Kelkfoje ĉi tiu fenomeno same okazas inter evoluintaj nacioj, pro salajraj diferencoj aŭ impost-elspezoj. Analoge oni parolas pri la kapitalfuĝo kiam temas pri la seninvestado de financa kapitalo en certa lando.

La cerbofuĝo igas ke la origina lando perdas la investadon je supera edukado de tiu persono kiu forlasas la landon, kaj samtempe ĝi perdas la socian kapitalon.

La cerbofuĝo damaĝas multe pli la evoluantajn landojn, kiuj havas pli limigitajn rimedojn kaj fine aliaj landoj ĝuos tiun multekostan investadon.