Cerba trunko

(Alidirektita el Cerbotrunko)

La cerba trunko' - latine truncus cerebri - estas la parto de la cerbo (latine cerebrum) ekde la meza cerbo (latine mesencephalon) suben, sen konsidero de la cerbeto (latine cerebellum). La cerba trunko apartenas al la centra nerva sistemo.

la cerba trunko rozkolore markita en grafikaĵo pri la homa cerbo. Latinaj priskriboj (la esperantajn nomojn vidu tekste).

Al la cerba trunko apartenas:

  • la meza cerbo (latine mesencephalon), konsistanta el crura cerebri ("cerbaj kruroj"), tegmentum mesencephali ("tegmento de la meza cerbo") kaj tectum mesencephali ("kovraĵo de la meza cerbo")[1]
  • la cerba ponto (latine pons cerebri) kaj
  • la mjela plilongigo (latine medulla oblongata).

La anatomio de la cerba trunko dum la evoluo de la homa specio relative malmulte ŝanĝiĝis, dum aparte la antaŭa cerbo (latine prosencephalon) forte pluevoluiĝis.

La diversaj partoj de la cerba trunko plej bone videblas ĉe sia antaŭa ("ventra") flanko.

Notoj redakti

  1. en la latina lingvo la vorto tectum, "kovraĵo" aŭ participo "kovrita", ankaŭ uziĝas en la senco de "tegmento", sed ĉi tie gravas atenti pri diferencigo de la du malsamaj partoj tegmentum mesencephali ("tegmento de la meza cerbo") kaj tectum mesencephali ("kovraĵo de la meza cerbo")