Akravosta ibiso

(Alidirektita el Cercibis)

La Akravosta ibiso (Cercibis oxycerca) estas specio de vadbirdo de la familio de Treskiornitedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Cercibis. Oni ne konas subspeciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akravosta ibiso
Akravosta ibiso
Akravosta ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Cercibis
Specio: C. oxycerca
Cercibis oxycerca
(Spix, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en norda Sudameriko, nome en limigita areo de tre norda Brazilo, orienta Kolombio, sudaj Gujanoj, kaj okcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ eĉ inunditaj malaltaj herbejoj. Laŭ IUCN la populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10 000-25 000 individuoj, kio pli malpli egalas al 6 700-17 000 maturaj individuoj. La populaciotendenco estas stabila.[1]

Aspekto redakti

Temas pri tre malhela (preskaŭ nigreca) ibiso kun ruĝaj longa subenkurba beko, longaj kruroj kaj nuda haŭtaĵo ne nur en bridovizaĝo kiel ĉe aliaj parencaj ibisoj el bekobazo al ĉirkaŭokulo, sed ankaŭ en mentono; ambaŭ ruĝaj areoj estas separataj de grizeca karunkleca areo en mustaĉa subvango, kaj tio utilas kiel distingilo de la specio, krom la karaktero kiu aperas kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kiu devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la greka kiuj signifas precize kaj respektive “akra, pinteca” kaj “vosto”. La kolo estas iomete pli nigra ol la cetero de la korpo, kiu estas siavice 76 al 86 cm longa.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International 2012. Cercibis oxycerca. In: IUCN 2012. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2012.1. <www.iucnredlist.org>. Elŝutita la 15an de julio 2012.

Bibliografio redakti

  • J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal (Hrsg.) (1992): Handbook of the Birds of the World. Vol. 1. Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona, ISBN 84-87334-10-5.