Asturianos [astuRJAnos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Asturianos estas etimologie tradukebla al Asturianoj, nome aludo al reloĝantoj venintaj el Asturio.

Asturianos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49325
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 263  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 6° 29′ U (mapo)42.0530668-6.4865878Koordinatoj: 42° 3′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
Alto 968 m [+]
Areo 42,6 km² (4 260 ha) [+]
Asturianos (Provinco Zamoro)
Asturianos (Provinco Zamoro)
DEC
Asturianos
Asturianos
Situo de Asturianos
Asturianos (Hispanio)
Asturianos (Hispanio)
DEC
Asturianos
Asturianos
Situo de Asturianos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Asturianos [+]
vdr
Ermitejo de Asturianos en la provinco Zamora.
Popola arkitekturo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Asturianos, Cerezal de Sanabria, Entrepeñas, Lagarejos de la Carballeda, Rioconejos kaj Villar de los Pisones, okupas totalan areon de 42,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 260 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 104 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Rosinos de la Requejada, Espadañedo, Palacios de Sanabria, Manzanal de los Infantes, Cernadilla kaj Manzanal de Arriba.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo (Batalo de Prado de la Marquesa).

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti