Cerezo de Río Tirón

Cerezo de Río Tirón [zeREzo deriotiRON] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo. La loknomo Cerezo de Río Tirón estas komprenebla kiel Ĉerizarbo de Rivero Tirón.

Cerezo de Río Tirón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 494  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 3° 8′ U (mapo)42.491111111111-3.1355555555556Koordinatoj: 42° 29′ N, 3° 8′ U (mapo) [+]
Alto 663 m [+]
Areo 60,92 km² (6 092 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cerezo de Río Tirón (Provinco Burgoso)
Cerezo de Río Tirón (Provinco Burgoso)
DEC
Cerezo de Río Tirón
Cerezo de Río Tirón
Situo de Cerezo de Río Tirón
Cerezo de Río Tirón (Hispanio)
Cerezo de Río Tirón (Hispanio)
DEC
Cerezo de Río Tirón
Cerezo de Río Tirón
Situo de Cerezo de Río Tirón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerezo de Río Tirón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 63,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 532 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol milon el la 1950-aj jaroj, nome du trionojn.

Ĝi distas 64 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Valluércanes, San Millán de Yécora, Tormantos, Redecilla del Campo, Sotillo de Rioja, Quintanilla del Monte, Fresno de Río Tirón, Quintanaloranco kaj Quintanilla San García.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La grafo Gonzalo Téllez nomumis Cerezo-n kiel ĉefurbo de sia graflando. Ankaŭ Sanĉo Garces la 3-a de Pamplono nomumis Cerezo-n kiel ĉefurbo de etenda alfoz, en kiu estis inkluditaj lokoj de la aktualaj provincoj Burgoso, Rioĥo kaj Alavo. Tamen kun Fernando la 1-a de Leono Cerezo perdis la kategorion de graflando. Dum tiuj jaroj Cerezo estis posedoj de variaj senjoroj inter kiuj la reĝoj de Kastilio, de Navaro kaj eĉ de Alfonso la 1-a, reĝo de Aragono kaj Navaro kaj edzo de la reĝino de Kastilio nome Doña Urraca.

 
Romanika pordego de la preĝejo de Nuestra Señora de la Llana (pordego nun en parko de Burgoso).

La iama ŝoseo estis profitita de la pilgrimantoj de la Jakoba Vojo inter Nájera kaj Briviesca. Tiukadre oni fondis la Hospitalon de Sankta Georgo por zorgi la pilgrimantojn, inaŭgurita de Ramiro la 1-a de Leono. En 1151 Alfonso la 7-a havigis foruon al Cerezo kaj tial ĝi eniras definitive en Kastilion. Tiu foruo estis konfirmita de Sanĉo la 3-a kaj de Alfonso la 8-a en 1165.

En la 15-a jarcento, dum la regado de Johano la 2-a de Kastilio ĝi iĝis urbo de senjorlando sub la dominado de la Konestabloj de Kastilio, kaj tia ĝi restis ĝis la malapero de la senjorlandoj en la 19-a jarcento.

En 1822 oni aprobis la kreadon de la provinco de Logroño (posta Rioĥo) en kiu oni inkludis Cerezo-n. Sed en 1833, Cerezo estis integrita en la provinco Burgoso.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), mino de glaŭberito kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Nikolao, pontoj, restaĵoj de la kastelo, restaĵoj de la preĝejo de Nuestra Señora de Villalba (horloĝturo), de la preĝejo de Nuestra Señora de la Llana (pordego nun en parko de Burgoso), grotoj, mezepoka neĝujo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti